Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 avril 2019 4 18 /04 /avril /2019 20:49

18/04/2019

Preskaŭ 300 personoj estis arestitaj dum manifestacioj kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo en Londono. Intence, la aktivuloj sin lasis aresti de la policistoj, cele al aperigo de siaj agoj ĉe la tribunaloj.

 

De post lundo 15a de aprilo, manifestacioj organizitaj de la grupo Extinction Rebellion por lukti kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo, ekestas en la centro de Londono. La manifestaciantoj blokadas la strategiajn vojkruciĝojn de la urbo, kaj memvole plenumas damaĝojn por esti arestitaj. «La intencaj arestadoj ebligas al "Extinction Rebellion" aperigi tiujn agojn ĉe la tribunaloj», deklaris la grupo en komunikaĵo.            

Pli ol 300 manifestaciantoj jam estis arestitaj de la aŭtoritatoj. Preskaŭ 400 laŭ la brita ĵurnalo The Guardian. La arestadoj ŝajne okazas sen perforto.

Kiuj estas la postuloj de la grupo?

Laŭ la retejo de "Extinction Rebellion", la manifestaciantoj emfazas tri postulojn:

 

1 – La registaroj kaj institucioj devas deklari «staton de klimata kaj ekologia urĝeco». 

2 – La registaroj devas akcepti plenan redukton de siaj emisioj de forcejefikaj gasoj antaŭ la fino de la jaro 2025.

3 – Kreado de civitana asembleo pri «klimato kaj ekologia justico». 

 

Tiuj manifestacioj ne estas la unuaj de tiu grupo da aktivuloj. Komence de aprilo, ili elmontris «la nudan veron» pri la klimata ŝanĝiĝo, senvestigante sin en la Ĉambro de komunuloj de Unuiĝinta Reĝlando.

 

Pluraj lokoj de manifestacioj 

Ĉi-semajne, rozkolora ŝipo estis parkumita sur Oxford Street, unu el la plej frekventataj stratoj de Eŭropo, kun flago surhavante la simbolon de "Extinction Rebellion".

Sur la ponto de Westminster, alia frekventita kvartalo de la brita ĉefurbo, manifestaciantoj blokadis la trapasadon, metante arbojn kaj sunpanelojn tra la vojo.

La manifestaciantoj kolektiĝis ankaŭ en Marble Arch, situanta ĉe la fino de Oxford Street, en Piccadilly Circus, kaj en Parliament Square.

"Extinction Rebellion" deklaris, ke la manifestacioj en Londono estas nur kelkaj el la dekoj da manifestacioj antaŭviditaj en la mondo, kaj alvokis la registarojn adopti pli striktajn aranĝojn por lukti kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo.

«Ni devas perturbi la sistemon, kiu estas konceptita por detruadi la planedon», deklaris la grupo.

«La procesoj, kiuj rezultas de kriminalaj damaĝoj provizas okazon diri al la tribunalo, ke sen urĝa kaj radikala ŝanĝo de direkcio, la  konsekvencoj por la homaro kaj surtera vivo riskas esti katastrofaj».  

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }