10/04/2019
En Ĥartumo, la bildoj de virino blankvestita, kuraĝigante la homamason ribeli kontraŭ la reĝimo de Omar El-Beŝir, diskoniĝis grandskale en la sociaj retoj.
Starante sur veturilo, kun montrofingro levita al la ĉielo, ŝi alparolas la homamason, kriante «Revolucion». Tiu virino blankvestita, estis fotita en Ĥartumo (Sudano) lundon 8an de aprilo, fare de Lana H. Haroun, kaj fariĝis simbolo de la protestmovado kontraŭ la reĝimo de Omar El-Beŝir. Ĝi estis amase diskonigita en la sociaj retoj.
Tiu manifestaciantino reprezentas nun la «kandakojn». Tiu kromnomo, kies origino referencas al la reĝinoj de la antikva regno de Kuŝ, estas nun atribuita al la protestantaj virinoj. Ŝia sinteno memorigas «la grandajn popolajn movadojn, kiuj kontribuis al la renverso de du militaj reĝimoj, en 1964 kaj 1985 en Sudano», substrekas la franca ĵurnalo "Le Monde".
De post sabato 6a de aprilo, decidema homamaso defias ĉiutage la reĝimon, kaj postulas demision de la prezidento, kiu regas de tri jardekoj. «La popolo deziras defalon de la reĝimo», skandas la manifestaciantoj. Ili signas la literon V, kiu simbolas la Venkon, kaj ŝaltas siajn poŝtelefonojn kiel kandelojn. Ili ankaŭ petis de la armeo, ke ĝi kuniĝu kun la protestmovado, kiu naskiĝis en decembro, sed kiu spertis netan revigliĝon pasintsabate.
Al la protestado, kiu komenciĝis en decembro 2018, partoprenas multaj virinoj. Ŝajne, ili eĉ estas «plimultaj», laŭ la ĵurnalo "Le Monde". «Kelkaj eĉ engaĝiĝas fizike en la alfrontiĝojn kun la policistoj» kompletigas la revuo "Jeune Afrique" (Juna Afriko).


