28/04/2019
Bildo: Laŭ Internacia Amnestio, la koalicio kulpis en Ar-Rakao pri malobservadoj de la internacia humanitara juro.
Laŭ raporto de Internacia Amnestio, la kontraŭ-ĝihadista koalicio en Sirio, kondukita de Usono, kaj al kio partoprenis Unuiĝinta Reĝlando kaj Francio, okazigis 1 600 mortintojn inter la civiluloj, nur 174 laŭ la oficiala nombro.
En Sirio, en oktobro 2017, la bombardoj de la koalicio kondukita de Usono cele al rekonkero de Ar-Rakao el la grupo Islama Ŝtato okazigis laŭ Internacia Amnestio pli ol 1 600 mortinojn inter la civiluloj. Partoprenis tiujn bombardojn Francio kaj Unuiĝinta Reĝlando, kiel memorigas la raporto kondukita de Internacia Amnestio, kiu starigas tiun teruran bilancon post pluraj monatoj da esploroj.
Tiu enketo estas la rezulto de interrilatigo de milionoj da datumoj, precipe analizoj de satelitaj bildoj, kaj atestoj de ĉirkaŭ 400 atestantoj aŭ postvivantoj kolektitaj surloke en Ar-Rakao, fare de skipoj de Internacia Amnestio.
Nur 174 civilaj viktimoj oficiale agnoskitaj
Laŭ Nina Walch, kiu reprezentas la NRO-n en Parizo, nenia dubo ekzistas pri la origino de la bombardoj. «Nur la koalicio posedis aviadilojn. Surloke, facilas distingi inter detruado de konstruaĵoj fare de aerbombardoj, aŭ fare de la Islama Ŝtato. Islama Ŝtato havis nur bombojn kaj minojn», ŝi emfazas. «Ĝis nun, 174 civiluloj, t.e nur 10% el tio, kion ni registris, estas oficiale agnoskitaj kiel viktimoj de la koalicio».
Silento de Francio
En Ar-Rakao, ĉar la teroristoj de Islama Ŝtato uzadis la civilulojn kiel homŝildojn, estis ja malfacile eviti morton de civiluloj, tamen ili povus esti limigitaj, opinias Nina Walch.
Estas tamen neeble determini, kiu lando kulpas pri ĉiu bombardo. Ĉirkaŭ 90% el la bombardoj kontraŭ IŜ estis kondukitaj de Usono. Pri la aliaj responsas britaj kaj francaj aviadiloj. Ĝis nun, Francio estas laŭ Internacia Amnestio la sola lando el tiuj tri landoj, kiu ne respondis la demandojn de la NRO kadre de tiu enketo.
