Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 avril 2019 1 29 /04 /avril /2019 19:27

29/04/2019

Nia amata tero estas tiom mistraktata, ke sesa amasa formorto anonciĝas, asertas multaj sciencistoj.

La Homo jam kondamnas ne malpli ol 25 000 bestajn kaj vegetaĵajn speciojn, kiuj tamen estas iliaj «fratinoj»: tio estas unu el la alarmaj konstatoj, kiujn faras raporto, ekzamenata de esploristoj kaj diplomatoj de 30 landoj, kiuj kunvenas en Parizo ekde ĉi-lunde. La Interregistara scienca kaj politika Platformo pri biodiverseco kaj ekosistemo, kiu aktive laboras pri tiu temo de antaŭ tri jaroj, organizas tiun pintkunvenon cele al starigo de unu el la unuaj tutmondaj taksadoj de la ekosistemoj.

La inventaro estos sendube pesimisma, ĉar «la tutmonda media heredaĵo (…) estas difektita je senprecenca nivelo», anoncis la raporto nun diskutata de la spertuloj, kolektitaj en la franca ĉefurbo. Ili studas la kazon de 100 000 specioj – kompare kun la 8 milionoj da ili registritaj sur la planedo – kaj kvarono inter ili estas minacita je formorto. Plie, la detrua maŝino akceliĝas, ĉar inter 500 000 kaj miliono da aliaj specioj povus siaflanke malaperi, «multaj dum la venontaj jardekoj», precizigas la raporto.       

 

Fari de tiu raporto referencon pri la biodiverseco en danĝero 

Niaj nerespondecaj praktikoj en agrikulturo kaj bredado, la senlima senarbarigo, la poluado de la oceanoj, la trofiŝkaptado, la ŝtelĉasado, la klimata ŝanĝiĝo, kiu rezultas de ĉio ĉi, kaj la ellasiĝo de karbona dioksido (CO2) estas sen surprizo la kialo de la sesa «amasa formorto», kiu povus okazi sur nia planedo. La homaro estus vigle frapita, ĉar kiel memorigas Robert Watson, respondeculo de la Interregistara Platformo, «la naturo estas decidiga por nutraĵa produkto, pura akvo, medikamentoj kaj eĉ socia koheremo».   

La diagnozo pri ekosistemoj en la tuta mondo estas detaligita laŭ 1 800 paĝoj, kio okupos la spertulojn ĝis la venonta 6a de majo. Ilia fina raporto fariĝos referenco pri biodiverseco, kia estis la bilanco pri la klimata ŝanĝiĝo starigita de la ISKŜ, la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo.     

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }