Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 avril 2019 6 13 /04 /avril /2019 14:51

13/04/2019

La homaro plezure anoncas al vi «naskiĝon» de nova specio en sia granda familio: bonvolu noti ĝian nomon: Homo luzonensis. Ĝi ĵus estis malkovrita sur la insulo Luzono, la plej granda en Filipinoj, kie vivis iliaj membroj antaŭ pli ol 50 000 jaroj, laŭ la sciencistoj.

Tiu gravega malkovro, kiu estis ĵus oficiale anoncita, okazis precize en la groto de Kalao. La esploristoj trovis tie 13 fosiliĝintajn restaĵojn, interalie dentojn, falangojn de piedoj kaj manoj, fragmentojn de femuro… tiuj fosilioj apartenis al almenaŭ tri individuoj, inter kiuj infano.         

La plej malnovaj homaj restaĵoj de Filipinoj 

Du el la fragmentoj jam estis analizitaj kaj datumitaj. La unua datiĝas de antaŭ 50 000 jaroj , kaj la dua 67 000 jaroj. Alidirite, ili estas la plej malnovaj homaj restaĵoj jam malkovritaj sur la filipina arkipelago ;  ĝis nun, la plej malnovaj datiĝis de 30 000 ĝis 40 000 jaroj. Ili estis trovitaj sur la insulo Palavano.  

La dentoj de la Homo luzonensis, posedas kiel karakterizaĵon, ke ĝi havas du aŭ tri radikojn, dum tiu de la Homo sapiens ĝenerale havis nur unu .        

Laŭ Florent Détroit, paleoantropologo ĉe la musée de l'Homme en Parizo, kiu publikigis studaĵon pri tiu malkovro en la tre prestiĝa brita revuo "Nature", Homo luzonensis estas kiel «mozaiko». Li ja uzis tiun vorton. Ĝi prezentas «elementojn aŭ karakterizaĵojn tre primitivajn, kiuj similas tiujn de la Aŭstralopitekoj, li eksplikas, kaj aliajn, pli modernajn, proksime de la Homo sapiens». La sciencisto opinias, ke tiuj homoj verŝajne estis malaltstaturaj, laŭ la dimensioj de la dentoj trovitaj en la groto.

neniammilitointerni - dans scienco
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }