
21/04/2019
De jaro, Nikaragvon skuas senprecedenca krizo, estigita de malpopulara reformo pri sociala asekuro. La Nikaragvanoj surstratiĝis por protesti kontraŭ la reĝimo de la prezidento Ortega, kiu respondis per perforta represio kontraŭ la manifestaciantoj. Jaron post la komenciĝo de la protestado, la bilanco malgajaspektas kaj la politik-ekonomia situacio ne pretas pliboniĝi.
La bilanco de tiu krizo, kiu komenciĝis antaŭ jaro, aspektas senesperega. Sufiĉas rememorigi kelkajn nombrojn, por konsciiĝi pri la altgrada represio, pri kio suferis la Nikaragvanoj: inter 300 kaj 500 manifestaciantoj estis mortigitaj, ĉirkaŭ 800 opoziciantoj estis malliberigitaj kaj pli ol 60 000 personoj ekziliĝis.
Ĉieesta represio
La represio kreskis ŝtupon post ŝtupo: komence, la polico, subtenita de paramilitistoj, subpremis sange la manifestaciojn. La sekvanta etapo konsistis en persekutado de la studentoj kaj opoziciuloj, akuzataj ke ili estas teroristoj aŭ puĉistoj. Poste ĉiuj manifestacioj estis malpermesitaj. Fine, la registaro persekutis la sendependajn amaskomunikilojn kaj la organizaĵojn de defendo pri Homaj rajtoj.
Tiamaniere, Daniel Ortega, la Ŝtatestro, sukcesis silentigi grandan parton de la socio, kiu malgraŭ la timo, plu surstratiĝas, postulante la foriron de Ortega. Tio okazis denove merkredon 17an de aprilo 2019.
Tamen, intertraktado okazis inter la registaro kaj la opozicio, jam dufoje. Sed ĉiufoje, ili estis nuligitaj aŭ interrompitaj, ĉar Daniel Ortega ne pretas akcepti la postulojn de la opozicio, interalie koncerne anticipajn balotojn. Eĉ se la intertraktadoj, kiuj okazis pasintan marton ebligis akiri akordon, la registaro ne ankoraŭ efektivigis ĝin. Tio estas la kazo interalie pri la liberigo de ĉiuj politikaj malliberuloj, kaj pri la rajto manifestacii. En tiaj kondiĉoj, la lando riskas eĉ pli sinki en ekonomian krizon, en kio ĝi baraktas nun.
Minaco de internaciaj punoj
Dum Nikaragvo spertis antaŭe jaran ekonomian kreskon je 5%, ĝi troviĝas nun en plena recesio. La malneta enlanda produkto (MEP) malkreskis je 4%. La turismo, kiu estis floranta sektoro, estas grave tuŝita. La lando perdis aliparte almenaŭ 300 000 laborpostenojn. La ekonomio kolapsas.
Hodiaŭ, eliro el la krizo estas malfacile imagebla, ĉar Daniel Ortega ĉiapreze volas konservi la potencon ĝis la jaro 2021. Lia strategio konsistas en intertraktado kaj koncedo pri kelkaj aferoj. Tio ebligas al li gajni tempon, kaj provi persvadi la internacian komunumon pri lia bonvolemo. Fakte, li volas ĉiapreze eviti la ekonomiajn punojn de Usono kaj Eŭropa Unio, kio damaĝus liajn personajn interesojn, kaj tiujn de lia akompanantaro.

25/02/2019
Nikaragvo: de represio al teroro
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/02/nikaragvo-de-represio-al-teroro.html