Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 avril 2019 5 19 /04 /avril /2019 16:30
Reuters/Jose Cabezas

19/04/2019

Bildo: Huixtla (Meksiko), merkredon 17an de aprilo. Ĉar iliaj busoj estis kaptitaj de la meksikaj aŭtoritatoj, la kubaj migrantoj daŭrigis sian irvojon piede.

Milo da kubaj migrantoj alvenis en la meksika urbo Ciudad Juarez ĉe la landlimo kun Usono, kaj 400 aliaj kuniĝis kun grava karavano de centramerikanoj, kiuj antaŭeniras al la usona teritorio, sud-oriente de Meksiko, raportis ĵaŭdon oficialaj informfontoj.

«Lundon, la Kubanoj komencis alveni kun 260 personoj, mardon 252, merkredon 350, kaj ĵaŭdon 130 migrantoj registritaj. Alia grupo atendas sian registradon», indikis Enrique Valenzuela, kunordiganto de organismo ŝarĝita pri la migrantoj de la Ŝtato Ĉiŭaŭo, kie troviĝas Ciudad Juarez. Multaj el tiuj kubanoj, kiuj intencas peti azilon en Usono, venis kun sia familio.

Samtempe, ekstremsude de Meksiko, ĉirkaŭ 5 000 migrantoj el diversaj naciecoj, formis plurajn karavanojn, kaj trapasas la Ŝtaton Ĉiapaso, ĉe la landlimo kun Gvatemalo, al la usona teritorio, laŭ la Nacia Instituto pri migrado (INM). Ĵaŭdon, ĉirkaŭ 400 Kubanoj kuniĝis kun unu el tiuj karavanoj – konsistantaj el Honduranoj, Salvadoranoj, Nikaragvanoj kaj Gvatemalanoj -, en la municipo Tuzantán, ĉar la polico malhelpis ilin daŭrigi sian vojaĝon al nordo per buso.

Centoj da miloj da migrantoj, interalie el Centr-Ameriko, transpasas ĉiujare la sudan landlimon de Meksiko kun celo atingi Usonon, serĉe al pli bona vivo. La meksika registaro anoncis merkredon, ke ĝi komencos disdoni «regionajn» restadpermesilojn, kiuj limigas la moviĝojn de tiuj migrantoj ene de la sudaj Ŝtatoj de la lando. La usona prezidento Donald Trump – kiu deplojadis militistojn ĉe la landlimo kun Meksiko, kaj volas konstrui muron por malhelpi la kontraŭleĝajn migrantojn proksimiĝi -, oftece petegas Meksikon haltigi la kontraŭleĝajn migrantojn sur sia teritorio, kaj minacis multfoje fermadon de la landlimo inter ambaŭ landoj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }