Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 avril 2019 4 11 /04 /avril /2019 15:42

11/04/2019

Dudek personoj, inkluzive de infanoj, troviĝas sur ŝipo, kiu spertas malfacilajn vivkondiĉojn en Mediteraneo. La marborda polico de pluraj landoj rifuzas respondi al la help-alvokoj de tiu ŝipo, sur kiu troviĝas azilpetantoj.

«Nova urĝa situacio en Mediteraneo», skribas la itala ĵurnalo "La Repubblica". La alarmo estis lanĉita de la urĝa aranĝo Alarm Phone, merkredon 10an de aprilo, frumatene: «Dudek personoj, inkluzive de virinoj kaj infanoj estas en danĝero laŭlonge de la libiaj marbordoj». Laŭ la NeRegistara Organizaĵo, la motoroj de la ŝipo ĉesis funkcii, kiam akvo komencis enfiltriĝi. Ok pasaĝeroj falis en la maron, sen asistado.     

En parola mesaĝo, transkribita de "La Repubblica", la pasaĝeroj petis helpon de la eŭropaj aŭtoritatoj:

«Ni mortas. Ni mortas en Libio kaj Tunizio. Se ni ne sukcesas atingi Italion, ni ĉiuj mortos».   

Merkredon post-tagmeze, la itala ministro pri internaj aferoj Matteo Salvini simple respondis, ke la ŝipo «troviĝas en Libio, malproksime de Italio». Sed, laŭ "La Repubblica", «pro la okazantaj armitaj bataloj en Libio, malmulte da marbordaj policistoj nun deĵoras, kaj neniu el ili troviĝas en la ŝipperea areo». Ankaŭ la tuniziaj kaj maltaj aŭtoritatoj ne respondis la helpopeton.

Pli malproksime en Mediteraneo, alia ŝipo frontas malfacilajn vivkondiĉojn: la ŝipo pri helpo al la migrantoj Alan Kurdi, posedata de la germana NRO Sea Eye, estas blokita en maro de antaŭ ok tagoj kun 63 personoj, inter kiuj du infanoj. «Ili estas elĉerpitaj», mencias "La Repubblica", kiu eksplikas, ke akvo kaj nutraĵo komencas manki, dum la Eŭropa komisiono intertraktadas akcepton de la azilpetantoj kun la membroŝtatoj. Ankaŭ Italio rifuzis, ke la ŝipo albordiĝu ĉe siaj havenoj.

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }