
30/04/2019
Bildo: Manifestacio kontraŭ arbitraj arestadoj, diskriminacioj kaj sklavismo, en Nouakŝoto la 29an de aprilo 2015.
Lundon 29an de aprilo, miloj da Maŭritanoj, el ĉiuj etnoj, surstratiĝis en Nuakŝoto, okaze de la sesa datreveno de la kreado de la «Manifesto por la politikaj, ekonomiaj kaj sociaj rajtoj de la Haratinoj aŭ sklavidoj». La manifestaciantoj kondamnis la praktikojn de sklavismo, kaj denuncis la marĝenigon de la eks-sklavoj.
La marŝantoj trairis la ĉefajn avenuojn de la maŭritania ĉefurbo, skandante sloganojn, kiuj vortatatakis la ekskludon de la Haratinoj kaj la malcertecon de iliaj vivkondiĉoj.
«Ni estas ĝuste tie, por montri niajn postulojn, ke ili estu aŭdataj de la registaro. Ni estas tie, ankaŭ por montri, ke tiom longe, kiom tiu komunumo estos marĝenigita, Maŭritanio ne povos progresi», atestis Mohamed Salem Mesaud, unu el la manifestaciantoj.
Ĉi-jare, la organizantoj ĝojis pri la forta mobilizado de la civita socio kaj de la politikaj partioj. «Tiu sesa datreveno estas markita de senprecedenca interkonsento pri la Haratina demando. Urĝas trovi solvojn al ĉiuj ĉi demandoj, kiuj tuŝas la haratina komunumo, sklavismo kaj konsekvencoj de la sklavismo…» eksplikas Sinjoro Al Aid Mohamed M’Barek, prezidanto de la permanenta komitato de la "Manifesto por la politikaj, ekonomiaj kaj sociaj rajtoj de la Haratinoj".
La demando pri sklavismo estas enskribita en la programojn de la prezidenta baloto, kiu okazos la 22an de junio. Ĉiu promesas labori favore al ĝia elradikigo, okaze de venko. Sed la viktimoj de sklavismo jam aŭdis samajn promesojn, okaze de antaŭaj balotoj.

http://www.rfi.fr/afrique/20190430-mauritanie-marche-haratines-esclavage-nouakchott