Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 avril 2019 2 23 /04 /avril /2019 18:21
© AFP

23/04/2019

Miloj da personoj manifestaciis dimanĉon en la maroka ĉefurbo Rabato, por postuli liberigon de la enkarcerigitoj de la movado Hirak, protestmovado, kiu skuis la Rif-regionon en 2016-2017, post konfirmo de iliaj punoj, kiuj kelkfoje atingas 20 jarojn da mallibereco.

«La popolo volas liberigon de la enkarcerigitoj», skandis la manifestaciantoj, sub nuba vetero, paŝante malantaŭ flagrubando, subtene al la malliberuloj de tiu popola protestado, kiu defendas sociajn kaj ekonomiajn postulojn.

Nomita «marŝado de la maroka popolo: stop la maljustan politikon», tiu manifestacio estis organizita alvoke de la familioj de la malliberuloj, kaj pluraj politikaj organizaĵoj kaj asocioj de defendo de la homaj rajtoj.

La apelacia kortumo de Kazablanko konfirmis, komence de aprilo, la punojn kontraŭ 42 membroj de la movado Hirak, akuzataj de la potenco pri separatismaj celoj.         

Nasser Zefzafi, 39-jara, kaj tri aliaj aktivuloj, kiuj formas la kernon de la protestado, estis kondamnita je 20 jaroj da senkondiĉa malliberejo, t.e la maksimuma puno, interalie pro «komploto celanta atenci kontraŭ la Ŝtatsekureco».

La aliaj estis kondamnitaj al punoj de 1 ĝis 15 jaroj da malliberejo.

La aktivuloj estis delokitaj la 11an de aprilo el Kazablanko al malliberejoj norde de Maroko por esti pli «proksime de siaj familioj», laŭ la punadministracio.

«Ili estis delokitaj al la malliberejoj, kie regas la plej malbonaj kondiĉoj de enkarcerigo en la Reĝlando», denuncis Ahmed Zefzafi, la patro de Nasser, dum gazetkonferenco organizita post la manifestacio, en la sidejo de la maroka asocio pri la homaj rajtoj.

Li aldonis, ke la enkarcerigitoj jam «komencis malsatstrikon», kaj petis de la «decidantoj, ke ili trovu solvon al tiu krizo».

Patrinoj kaj fratinoj de aktivuloj asertis, ke la malliberuloj protestas kontraŭ siaj kondiĉoj de enkarcerigo kaj petis, ke ili estu «kunigitaj en malliberejo proksime de Al-Hosejmo (nordo)», origina loko de la protestado, de kiuj ili plejparte devenas.   

«Ilia sanstato estas zorgeme observata», asertis vendredon la direkcio de la malliberejoj en Maroko.

«Ni ne estas separatismuloj, niaj filoj nur postulis sian rajton al pli digna vivo», vigle asertis la patrino de Nabil Ahemjik, kondamnita je 20 jaroj da malliberejo, kaj delokita al la malliberejo de Feso, 270 kilometrojn for de Al-Hosejmo.

La ĵurnalisto Hamid el-Mahdaoui, kiu estis arestita dum protestmarŝado en Al-Hosejmo, estis kondamnita je tri jaroj da malliberejo, ĉar li ne informis la policon pri la alvoko de nekonato, kiu parolis pri armiloj por la movado Hirak.

La movado Hirak komenciĝis en oktobro 2016, kiam fiŝvendisto estis dispremita per baskulkamiono, provante kontraŭi la kapton de siaj varoj.

Pluraj asocioj kaj NeRegistaraj Organizaĵoj kritikis la severecon de la punoj. La marokaj aŭtoritatoj, ĉiam asertis siaflanke, ke la jura procezo konformiĝis kun la internaciaj normoj.    

07/04/219

Maroko: la punoj estas konfirmitaj en apelacio por ĉiuj membroj de la Rif-movado

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/04/maroko-la-punoj-estas-konfirmitaj-en-apelacio-por-ciuj-membroj-de-la-rif-movado.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }