
07/04/2019
Kvindek tri membroj de la Rif-movado jam estis kondamnitaj ĝis 20 jaroj da malliberejo.
La punoj de Nasser Zefzafi kaj de liaj kamaradoj de la protestmovado "Hirak" («la movado» en la araba lingvo), kiu okazis norde de Maroko en 2016-2017, estis konfirmitaj en apelacio vendredon la 5an de aprilo, fare de la apelacia kortumo de Kazablanko. De novembro, la kvindek du aktivuloj de la "Hirak" estis juĝataj en apelacio post ilia kondamno en junio 2018.
La juĝo, kiu konfirmas punojn ĝis dudek jaroj da enkarcerigo, estis akceptita per krioj da kolero kaj elreviĝo fare de la familioj de la aktivuloj, kolektiĝintaj en aŭdiencejo post kvin horoj da diskutado, kaj kvar monatoj da proceso. «Vivu la popolo!», «Ŝtato koruptita!», «Vivu Rifo!», kriis la homamaso ĉe la elirejo de la ĉambro, dum proksimuloj de la akuzitoj ploregis.
La akuzitoj bedaŭras «politikan proceson»
Juĝita pro «komploto, celante atenci kontraŭ la sekureco de la Ŝtato», Nasser Zefzafi, gvidanto de la "Hirak", estas do kondamnita je dudek jaroj da senkondiĉa malliberejo, same kiel la tri aliaj plej firmaj aktivuloj de la protestado. La aliaj konfirmitaj punoj en apelacio estas de unu ĝis dekkvin jaroj da enkarcerigo.
Nasser Zefzafi simbolas la protestadon, pro liaj viglaj paroladoj kontraŭ la «koruptita» Ŝtato aŭ la «arbitreco» de la potenco. Li bojkotis sian apelacian proceson, same kiel 37 aliaj arestitoj malliberigitaj, denuncante «politikan proceson». La vicprokuroro petis plipezigi ĉiujn punojn, kiuj ne koincidas kun la maksimumo antaŭvidata de la punkodo.
Same kiel dum la unua instanco, la advokatoj pri la defendo rifuzis pledi, postulante «justan» proceson. Responde al la kritikoj, la aŭtoritatoj asertis, ke la jura proceso plene konformiĝas kun la internaciaj normoj substrekante, ke la justico estas sendependa.
La popola protestado de la "Hirak" komenciĝis post la morto, en oktobro 2016, de fiŝvendisto dispremita en baskulkamiono, provante kontraŭstari la kapton de siaj varoj, spadfiŝoj kies kaptado estas malpermesata.


22/07/2018
Maroko : la Rif-movado mobiliziĝas en Rabato
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/07/maroko-la-rif-movado-mobilizigas-en-rabato.html