Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 avril 2019 3 17 /04 /avril /2019 15:54

17/04/2019

Pasintmonate, miloj inter vi sendis mesaĝon al la jordania parlamento, por postuli de la deputitoj, ke ili ne aldonu malĝustajn modifojn al la laborjuro. Bedaŭrinde, tiuj amendoj estis adoptitaj dum la parlamenta periodo kaj estis sendita al la reĝo Abdullah II, cele al akiro de lia reĝa sankcio.

Ni petas de vi nun, peti de la reĝo, ke li forpuŝu tiun leĝaron, kaj kunlaboru kun la sindikatoj, por adopti leĝaron pri la laboro, kiu respektas la internaciajn laborrajtojn        

Retmesaĝo

Reĝa Moŝto,

Jordanio povus aperi kiel lando, kiu plene respektas la rajton al libereco pri asocio, male al tiom da landoj de la regiono, eĉ de la tuta mondo, kiuj plu limigas la fundamentajn rajtojn de la laboristoj.

Bedaŭrinde, prefere al solvo de la antaŭlongaj problemoj en la jordania laborjuro, jam identigitaj de la Internacia Organizaĵo de la Laboro, la Parlamento sendis al vi leĝaron, kiu pligravigus la laborjuron. La laborleĝaro senigas la laboristojn de iliaj fundamentaj rajtoj, limigante la rajton al organizado kaj kolektiva intertraktado al nur 17 sektoroj, kaj malpermesas sindikatisman pluralismon en tiuj sektoroj. La leĝo ankaŭ malpermesas al la migrantaj laboristoj, kiuj reprezentas gravan parton de la laboristaro, fondi sindikaton. La leĝaro, kiun vi ricevis lasus al la ministrejo pri la Laboro vastan arbitran potencon, por registri sindikaton, aprobi la reglamentojn, kaj donus al ĝi la potencon malfondi sindikaton sen jura kontrolo, kaj nomumi provizorajn sindikatajn gvidantojn.        

La leĝaro ankaŭ antaŭvidas severajn punojn kontraŭ tiuj, kiuj administracias sindikaton «ne permesitan». Tiuj reformoj havos kiel konsekvencojn, pli limigi rajton al libereco de asocio en Jordanio.

Dum tiuj lastaj monatoj, miloj da personoj interne kaj ekstere de Jordanio skribis al la jordania parlamento por postuli de ties membroj, ke ili forlasu tiujn amendojn, kaj laboru por plibonigo de la leĝo. Iliaj voĉoj estas ignorataj. Pro tio, ni petas de vi nun, kiel haŝemida reĝo de Jordanio, ke vi subtenu la laboristojn de via lando kaj forpuŝu tiun leĝaron. Ni fidas vin, ke vi adoptos justan sintenon.

Partnerece kun la Internacia Sindikata Konfederacio, kiu reprezentas 207 milionojn da laboristoj en 163 landoj kaj teritorioj,

kaj la Solidareca Centro, la plej granda internacia usonlokita organizaĵo pri defendo de la laboristaj rajtoj.

19/02/2019

Jordanio: Labourstart Kampanjo: la nova laborjuro devas agnoski la rajtojn de la laboristoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/02/jordanio-labourstart-kampanjo-la-nova-laborjuro-devas-agnoski-la-rajtojn-de-la-laboristoj.html

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }