Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 avril 2019 1 15 /04 /avril /2019 21:13

15/04/2019

Francaj armiloj ja estas uzataj en la konflikto en Jemeno, konfirmas noto de la franca milita spionservo, kio malfortigas la oficialan version de la registaro, malkaŝis la nova franca esplorkomunikilo Disclose. 

Laŭ la nevaria sinteno de Parizo, kiu ne dementas la ekzistadon de tiu noto, la franca armilaro posedata de Sauda Arabio kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj estas uzata nur el defensiva maniero en tiu milito, kiu okazigis almenaŭ 10 000 mortintojn de post 2015, kaj suferigis milionojn da Yemenanoj pri malsatego.       

Laŭ noto de la Direkcio de la milita spionservo (DRM) transdonita al la franca ekzekutivo en oktobro 2018 kaj akirita de "Disclose", partnero de la amaskomunikiloj "France Info", "Mediapart", "The Intercept", "Konbini" kaj "Arte", francaj armiloj ja estas uzataj sur la jemena teritorio fare de Riado kaj Abudabio kontraŭ la ribeluloj Hutioj, ŝijaisma malplimulto, subtenata de Irano.

Multaj NeRegistaraj Organizaĵoj ofte denuncas la eksportadojn de franca armilaro al la militantoj, kiu povus esti uzataj kontraŭ la civiluloj.

Laŭ tiu noto, 48 kanonoj Caesar produktitaj de la franca industriisto Nexter kaj deplojitaj laŭlonge de la landlimo sauda-jemena «subtenas la lojalistajn trupojn, subtenatajn de la saudaj trupoj, en ilia avanco en jemenan teritorion», substrekas tiu noto.     

Mapo de la DRP, nomita «loĝantoj sub la minaco de bomboj» taksas, ke «436 370 personoj estas potenciale koncernataj pri eblaj artileriaj frapoj», inter kiuj, tiuj de la francaj kanonoj.

Sur la batalkampo ĉeestas batalĉaroj Leclerc, observataj «en Jemeno kaj deplojitaj en defensiva pozicio», laŭ la noto. Tamen «en novembro 2018, la francaj batalĉaroj estis kore de la batalo de Al-Hudaida», kiu okazigis 55 civilajn viktimojn, laŭ la usona NRO Acled, certigas "Disclose" post komparo de la noto de la DRM kun satelitaj bildoj kaj videoj.

Aere, Mirage 2000-9 «operacas en Jemeno» laŭ la noto. Koncerne la gvidilon Damoclès (Thalès), ŝajne ĝi estas uzata en Jemeno, sugestas la DRM.

En maro, du ŝipoj el franca fabrikado «partoprenas la marblokadon», kiu malhelpas taŭgan provizadon de la populacioj, kaj unu el ili kontribuas «al subteno de la teraj operacoj kondukitaj sur la jemena teritorio», precizigas  la DRM.

Lundon, en skriba respondo de la servoj de la Ĉefministro, la franca registaro asertis, ke «laŭ nia scio, la francaj armiloj je dispono de la membroj de la koalicio, estas plejparte metita en defensivan pozicion, ekstere de la jemena teritorio aŭ sur areoj de la koalicio, sed ne sur la frontlinio».            

«Ni ne havas konon pri civilaj viktimoj rezultantaj de ilia uzado sur la jemena scenejo», aldonis Matignon.   

«La registaro ne plu povas nei la riskon de kompliceco en la militkrimoj», reagis siaflanke la direktorino por Francio de la NRO Human Rights Watch en Tvitero, Bénédicte Jeannerod, postulante de Francio, ke «ĝi ĉesigu vendon de armiloj al la landoj de la koalicio Arabio-UAE, kaj establu tutan videblecon pri la situacio». 

20/03/2018

Francio/Jemeno: Ĉu Francio kompromitiĝas en vendado de armiloj ?

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/03/francio/jemeno-cu-francio-kompromitigas-en-vendado-de-armiloj.html

09/04/2018

Jemeno: 10 NeRegistaraj Organizaĵoj alparolis la Francan prezidenton Macron pri haltigo de la bombardoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/04/jemeno-10-neregistaraj-organizajoj-alparolis-la-francan-prezidenton-macron-pri-haltigo-de-la-bombardoj.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }