Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 avril 2019 1 08 /04 /avril /2019 14:27
Foto: F.Dubessy

08/04/2019

Bildo : la kolonioj senĉese disvolviĝas en Cisjordanio (Vidu la interaktivan mapon).

La deputita elektado okazos mardon 9an de aprilo 2019 en Israelo. Ĉar ĝiaj rezultoj  montriĝas tre malcertaj, Benjamin Netanjahu, kiu estas sub minaco de arestado pro koruptado, sin ĵetis en superpromeson, fronte al sia ĉefa rivalo Benny Gantz (centristo).

Sabaton 6an de aprilo 2019 vespere, la eliranta ĉefministro – kiu aspiras al nova mandato – deklaris, ke li volas aneksi la israelajn koloniojn disigitajn en Cisjordanio, se li gajnas la baloton. «Mi aplikos la suverenecon sen distingi inter la blokoj de kolonioj kaj la izolitaj kolonioj», li precizigis. Pli ol 400 000 israelanoj loĝas en la kolonioj de Cisjordanio, kaj ĉirkaŭ 200 000 en Orienta Jerusalemo.         

Tiu aneksado, malobserve al la internacia juro, kiu ne agnoskas tiujn konstruaĵojn en la teritorioj kiujn Israelo okupacias de 1967, nuligus ĉian volon aranĝi la israel-palestinan konflikton per la duŝtata solvo.  

Nur Gazao povus svingi la palestinan flagon, okaze de sendependeco de Palestino.

Usona plano pri paco estos submetita post tiuj elektadoj. Benjamin Netanjahu jam avertis sian aliancanon Donald Trump, ke tiu dokumento «ne devos projekti rezignon eĉ pri unu sola kolonio». Usono multobligis tiujn pasitajn jarojn sian pruvon de subteno al Israelo per interalie du fortaj eventoj: la delokigo de la usona ambasadejo al Jerusalemo, kio simbolas rekonon de la urbo trifoje sankta, kiel ĉefurbo de Israelo, kaj antaŭnelonge, rekonon de la suvereneco de Israelo sur la parto de la Siria golano okupaciata de post la sestaga milito en 1967.             

24/08/2018

Cisjordanio: Israelo permesas la konstruadon de pli ol 1 000 loĝejoj por kolonianoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/08/cisjordanio-israelo-permesas-la-konstruadon-de-pli-ol-1-000-logejoj-por-kolonianoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }