Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 avril 2019 1 01 /04 /avril /2019 20:30

01/04/2019

Bildo: «Mi estas 14-jara. Mia frato loĝas en Londono. Mi petas, helpu min kuniĝi kun li»

Lacigataj pro la longa templimo bezonata por ilia familia regrupiĝo, dek kvin migrantaj infanoj komencis malsatstrikon en Kalezo. La brita ĵurnalo "The Guardian" malkaŝas, ke unu inter ili eĉ provis sin mortigi. Maltrankvila, la Alta Komisiito de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj (UNHCR) sin deklaris serioze maltrankvila pri «la sano kaj bonstato de almenaŭ 35 infanoj loĝantaj en diversaj lokoj, interalie dormejoj, kaj kelkafoje metitaj en gastigantaj familioj».

Plu laŭ la brita ĵurnalo, tiuj neplenaĝuloj  - plejparte originaj de Afganio – petis aplikon de la reglamento Dublin III: tiu proceduro permesas la azilpetantojn atingi Unuiĝintan Reĝlandon kondiĉe, ke ili havas tie membrojn de sia familio. Teorie, la decido devas interveni en maksimuma daŭro de du monatoj, sed «ni eksciis, ke kelkaj infanoj atendas de pluraj monatoj, eĉ jaro, la konfirmon de sia statuso de rifuĝintoj, kaj poste la organizon de sia delokigo al Unuiĝinta Reĝlando», skribas la UNHCR en retmesaĝoj, transmetitaj al "The Guardian".   

 

La ĵurnalo mencias:

«La retmesaĝoj priskribas la abomenindajn vivkondiĉojn, al kiu estas submetitaj la infanoj, kiuj alvenas en Kalezo post danĝera periplo tra Eŭropo, venintaj de Mez-Oriento, Sud-Azio aŭ Afriko». 

   

La francaj aŭtoritatoj ne deziris esprimiĝi pri la temo, precizigas "The Guardian". Sed laŭ Eleanor Harrison, ĝenerala direktorino de la NRO Safe Passage, pridemandita de la retejo le média, signifaj malfruoj estas tre oftaj en tia proceduro.

 

Kaj li bedaŭregis:

«Tiuj junuloj povus daŭrigi sian infanecon kun sia familio. Anstataŭ tio, ili ofte restadas en necerteco dum almenaŭ jaro».       

Video en la franca: 12-jara kaj sola en la «ĝangalo» de Kalezo

16/01/2018

Francio: Kalezo: «Ĉiujn vesperojn, la policistoj forprenas niajn tendojn kaj frapas nin», rakontas la migrantoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/01/francio-kalezo-ciuj-vesperoj-la-policistoj-forprenas-niajn-tendojn-kaj-frapas-nin-rakontas-la-migrantoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }