Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 avril 2019 1 22 /04 /avril /2019 15:22
Bildo: La ĵurnalisto Gaspard Glanz - Pierre Gautheron/Hans Lucas

22/04/2019

La NeRegistaraj Organizaĵoj «Raportistoj sen landlimoj» (RSL) kaj la «Nacia Sindikato de la Ĵurnalistoj» (NSĴ) engaĝiĝas en lukto post la 23a ago de la « flavveŝtuloj ». Ili denuncas atencojn kontraŭ inform-libereco.

Du sendependaj raportistoj estis arestitaj sabaton en Parizo, interalie pro «partopreno al grupiĝo, cele al plenumo de perforto aŭ difektado», laŭ la prokuroraro de Parizo.

En Tuluzo kaj Parizo, pluraj ĵurnalistoj estis tuŝitaj de «pikkuglaj grenadoj» aŭ plorigaj grenadoj.

«Ni komencas pridubi», reagis Vincent Lanier, unua nacia sekretario de la NSĴ. «Ĉu ne ekzistas determina volo timigi la fotistojn, kiuj laboras sur la stratoj? Ŝajnas al ni, ke kelkaj el ili estas persone celitaj». Kaj li aldonas: «La situacio estas tre danĝera kontraŭ la libereco informi».     

 

«Jura agado necesas por enketi ne nur pri la konduto de kelkaj policistoj, sed ĉefe pri la instrukcioj, kiuj estas komunikitaj al tiuj policistoj».

Vincent Lanier - unua nacia sekretario de la NSĴ

 

Ankaŭ la kun-direktorino de "Raportistoj Sen Landlimoj", Catherine Monnet,  maltrankviliĝas, ĉar la incidentoj, kiuj celas la ĵurnalistojn, kiam ili filmas aŭ fotas, malhelpas la laboron de la gazetaro. 

La ministrejo pri Internaj aferoj asertis, ke li ne atencas kontraŭ gazetlibereco. «Kiam ĵurnalistoj estas arestitaj, tio estas pro konstatitaj deliktoj». 

https://twitter.com/davduf

16/02/2019

Francio: spertuloj de Unuiĝintaj Nacioj denuncas la «misproporcian» redukton de la rajto manifestacii

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/02/francio-spertuloj-de-unuigintaj-nacioj-denuncas-la-misproporcian-redukton-de-la-rajto-manifestacii.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }