Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 avril 2019 6 27 /04 /avril /2019 14:19

27/04/2019

Bildo: Membroj de la komunumo Huaorani festas la favoran decidon de la ekvadora justico kontraŭ projekto de nafto-ekspluatado sur siaj teroj, la 26an de aprilo 2019.

La justica kortumo de la amazonia provinco Pastaza pravigis vendredon 26an de aprilo, la indiĝenan komunumon Huaorani de Nemompare, kiu kontraŭas la nafto-ekspluatadon sur siaj teroj juĝante, ke iliaj rajtoj estas malobservataj, ĉar la komunumo ne estis taŭge konsultita pri la projekto. 

La Huaorani, lasta indiĝena popolo, kiu akceptis kontakton kun la kolonianoj en Ekvadoro, vidas sin kiel protektantojn de la arbaro. Ili ne estas multnombraj, malpli ol 5 000, sed iliaj praaj teroj vastiĝas laŭ pli ol 800 000 hektaroj en la provincoj Napo, Pastaza et Orellana.

Kvankam la leĝo agnoskas iliajn proprietrajtojn, la Ŝtato konservis la administracion de la sub-grundo, kie troviĝas la nafto. Teorie, la komunumoj estu konsultataj antaŭ ĉia operaco pri esplorado aŭ ekspluatado, tamen la Ŝtato finfine ĉiam trudiĝas.              

Laŭ la registaro, konsultado okazis en 2012, sed la indiĝenoj asertas, ke ili estis trompitaj. Ili parolas pri funkciuloj alvenintaj per aviadilo kun falsaj promesoj, nutraĵoj kaj drinkejoj por konvinki ilin.

La Defendanto de la popolo kaj 16 komunumoj Huaorani do plendis ĉe tribunalo, kaj la justico ĵus pravigis ilin, almenaŭ ĉe la unua instanco. Elirante el la tribunalo, tipe vestitaj kaj kun lancoj en la mano, la Huaorani reasertis sian opozicion al la ĉeesto de petrolkompanioj sur sia teritorio.

Dum la «koworis» (la fremduloj) malofte favoras al la Huaorani, tiun decidon de la justico ii konsideras kiel historian venkon. Celebras ĝin la ekologiistoj, tiel en Ekvadoro, kiel eksterlande, inkluzive de la aktoro Leonardo DiCaprio.

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }