
16/04/2019
Pro la malakcelo de la ĉina ekonomio, kelkaj entreprenoj provas kompensi siajn financajn rezultojn, intensigante la premon kontraŭ siaj dungitoj, pere de devigo al kromaj laborhoroj.
La stelula miliardulo Jack Ma, kunfondito de la grupo Alibaba, kuniĝas kun la aliaj dungantoj, kiuj defendas la laborritmon «996» devigatan al la ĉinaj dungitoj: labori de la 9a horo matene ĝis la 9a horo vespere, 6 tagojn semajne. Tio signifas laboro po 72 horojn semajne, kvankam la ĉina leĝo devigas, super 40 horojn semajne, ke la kromaj horoj estu memvolaj, monkompensitaj, kaj ne superu sume 36 horojn semajne. Socia kolero kreskas.
Kelkfoje, la dungitoj estas avertitaj per simpla letero, kiel ĉe JD.com, giganto de la ĉina e-komerco, kun tia averto de la kliento-servo al la salajruloj: atentu al tiuj, kiuj «ne klopodus fari pli, kiuj ajn estu iliaj rendimentoj, iliaj postenoj, sano aŭ familia situacio». Meze de februaro, la entrepreno anoncis maldungon de 10% da kadroj. Ĝi ankaŭ volis nuligi la fiksan parton de la salajro de siaj liveristoj.
La kolero disvastiĝas. Tio eĉ estas senprecedenca de post la ekapero de la ĉina teknologio, antaŭ pli ol jardeko. Kaj hodiaŭ, la laboristoj de la gigantoj de la ĉina teknologio, kiel Alibaba aŭ Huawei, ribelas.
Fine de marto, plendoj kontraŭ la laborritmo «996» aperis en GitHub, retejo de divido de fontkodoj, kiu estas unu el la maloftaj fremdaj platformoj ne cenzuritaj en Ĉinio.
Responde al la kritikoj, la dunganto de JD.com deklaris pasintsemajne, ke lia entrepreno ne adoptos la kontestatan sistemon de la «996», sed «ĝi devas konservi sian batalspiriton, kiu ekzistis je la komenciĝo, kaj nuligi neutilajn postenojn de kadroj».