Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 avril 2019 5 05 /04 /avril /2019 20:36
REUTERS/Mohammad Ponir Hossain

05/04/2019

Bildo: Rifuĝintaj Rohinĝoj paŝadas al la kampejo Cox's Bazar, la 19an de novembro 2017, post trapaso de la landlimo en Anuman.

Ĉiuj landoj ne similas unu al la alia, fronte al la klimata ŝanĝiĝo. En Bangladeŝo, la efikoj sentiĝas kvazaŭ ĉiujn tagojn. Laŭ UNICEF, la sekecoj, la terglitoj, la riskoj de ciklono kaj inundoj, minacas ekzemple 19 milionojn da infanoj en la lando. La Rohinĝoj estas inter la plej tuŝataj. Nuntempe, ili estas politikaj rifuĝintoj, sed ili ja povus fariĝi klimataj rifuĝintoj.

Ĉirkaŭ miliono da rifuĝintaj Rohinĝoj atingis Bangladeŝon de post 2017 pro la perfortoj, kiujn tiu etna malplimulto suferis en apuda Birmo.

Ili plejparte amasiĝas en kampadejoj de la distrikto Koks Bazar kaj ties plaĝo, kiu mezuras pli ol 120 kilometrojn longa. Ĝi estas unu el la plej longaj de la mondo, kaj ankaŭ unu el la plej submetitaj al ciklonoj kaj akvo-leviĝo de la oceanoj. Du trionoj da Bangladeŝo kulminas je malpli ol 5 metroj super la marnivelo.

Tio maltrankviligas Luc Chauvin, la ĉefo de la humanitaraj partnerecoj ĉe UNICEF: «Certe, la populacioj, kiuj troviĝas en tiu regiono de Bangladeŝo povus suferi pri ekstremaj klimataj eventoj, kiel ciklonoj, ktp., ĉar tiu tuta areo de la Bengala golfo estas riskega zono. La surloka vivkondiĉo plu estas necerta, spite la helpon de la Bangladeŝa registaro, kaj la internacian asistadon. Okaze de ciklono en Koks Bazar kaj en la kampadejo de la rifuĝintaj Rohinĝoj, la efikoj estus sendube katastrofaj», li opinias.                  

Krom la Rohinĝoj, Bangladeŝo akceptas 6 milionojn da klimataj rifuĝintoj.

Unuiĝintaj Nacioj konjektas, ke ili estos 13 milionoj en 2050.

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }