Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 avril 2019 7 14 /04 /avril /2019 17:41
FAROUK DJOUADI - 12 AVRIL 2019

14/04/2019

La 12an de aprilo, la stratoj de Alĝero estis plenplenaj de grandega homamaso da manifestaciantoj, por la oka sekvanta vendredo.

Giganta kolektiĝo paŝis en la centro de Alĝero por la oka sinsekva vendredo de protestado, la unua de post la enpostenigo de la provizora prezidento, kaj la anonco de prezidenta baloto la 4an de julio por elekti posteulon al Abdelaziz Bouteflika. La preciza nombro da manifestaciantoj estis malfacile taksebla, nek la aŭtoritatoj, nek la protestantoj komunikis pri la nombro.

Sed komence de la posttagmezo, densa homamaso plenplenigis la stratojn centre de la ĉefurbo, almenaŭ tiel impona kiel tiu de la antaŭaj vendredoj, kies mobilizadoj jam estis juĝitaj esceptaj.

Gravaj manifestacioj okazis ankaŭ en aliaj urboj de Alĝerio, interalie en Beĵaja kaj Tizi Uzu, ĉefaj urboj de Kabilio, kaj ankaŭ en Konstantino kaj Anaba.  

 

«Bensalah, iru dormi en vian hejmon» 

La alvokoj al amasa mobilizado multobliĝis ekde la anonco mardon, de la enpostenigo de la provizora prezidento Abdelkader Bensalah, 77-jara, prezidento de la Alta Ĉambro de la Parlamento de antaŭ 17 jaroj, kaj kiu apartenas al la aparato  starigita de Bouteflika.

La sloganoj celis aparte tiun aparaĉikon, taskitan laŭ la Konstitucio organizi la balotojn anoncitajn je la 4a de julio, kaj ankaŭ la generalon Ahmed Gaïd Salah, kiu subtenas lin. «Bensalah, iru dormi en vian hejmon» (subkomprenite: kaj ne en la prezidentejon) estis legeble sur multaj afiŝtabuloj. Viroj, virinoj, ankaŭ infanoj kaj multaj junuloj kolektiĝis malgraŭ forta polica ĉeesto, ekde la komenco de la mateno apud la Granda poŝtejo, emblema konstruaĵo en la centro de Alĝero, fariĝinta koro de la protestado de antaŭ preskaŭ du monatoj.     

La popola movado, kiu postulas demision de Bensalah, finon de la  «sistemo» kaj «Alĝerion liberan kaj demokratian», akiris la 2an de aprilo la demision de Abdelaziz Bouteflika, post 20 jaroj da potenco. Sed la strato nun rifuzas, ke la strukturoj kaj oficialuloj en posteno dum lia reĝimo, estu taskitaj pri la transira reĝimo, opiniante interalie, ke ili ne povos garantii liberan kaj justan baloton por elekti la posteulon de S° Bouteflika.             

 

24/02/2019

Alĝerio: senprecedencaj manifestacioj kontraŭ 5a mandato de Abdelaziz Bouteflika

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/02/algerio-senprecedencaj-manifestacioj-kontrau-5a-mandato-de-abdelaziz-bouteflika.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }