Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 avril 2019 2 09 /04 /avril /2019 21:36
Ryad Kramdi/AFP

09/04/2019

La sekurecaj fortoj uzadis larmigajn gasoj kaj akvo-kanonojn por disigi la manifestaciantojn. Almenaŭ sep studentoj estis arestitaj. 

Mardon, milo da studentoj manifestaciis en Alĝero, postulante foriron de la tuta politika sistemo. Kvankam la manifestacioj organizitaj fare de la studentoj dum la pasintaj semajnoj okazis trankvile, hodiaŭ ĝi estis subpremita fare de policistoj.

La sekurecaj fortoj uzadis larmigajn gasojn kaj akvo-kanonojn por disigi la manifestaciantojn, kiuj komencis sian marŝadon ĉirkaŭ la 10a horo kaj 30. Pluraj  studentoj estis arestitaj, kelkfoje perforte.

Ĉirkaŭ la 16a horo, centoj da personoj kuniĝis kun la kolektiĝo de la studentoj, nivele de la granda poŝtejo, malgraŭ la akvo-kanonoj kaj la larmigaj grenadoj. La manifestaciantoj skandis interalie «Ŝaâb Merebi, hukuma aâraja (edukita popolo kaj koruptita registaro)».

La perforto, pri kiu la studentoj estis viktimoj okazis sammomente, kiam Abdelkader Bensalah estis enpostenigita kiel Ŝtatestro por periodo de 90 tagoj.

La "memstara kaj provizora komitato de la studentoj de Alĝero" (CAPE) publikigis komunikaĵon por denunci tiun represion, kaj postuli liberigon de la arestitaj studentoj. Jen la kompleta teksto de la komunikaĵo :

«Ni firme denuncas la perfortan represion suferitan hodiaŭ dum la marŝado de la studentoj en centro de Alĝero. La polica perforto kontraŭ pacaj studentoj estas netolerebla kaj nepravigebla. Almenaŭ 7 studentoj estis arestitaj de la polico, inter kiuj nia kamarado de la Universitato Alĝero 2, Azzedine Meddahi. Ili ĝis nun ne estis liberigitaj, kaj ilia detenloko ne estas konata.

  • Ni postulas tujan liberigon de niaj kamaradoj!  

  • Ni denuncas la represion!

  • Ni mobiliziĝu por reakiri niajn publikajn areojn, defendi nian rajton manifestacii kaj kolektiĝi!

Alĝero, la 9an de aprilo 2019».

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }