Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

31 mars 2019 7 31 /03 /mars /2019 21:27

31/03/2019

Vendredon, la elektitoj de la Ŝtato Georgio voĉdonis leĝon kontraŭ abortigo, la plej striktan de la lando koncerne la eblan periodon de interveno, spite minacojn de bojkoto de holivudaj famuloj.

«Georgio atribuas grandan valoron al la vivo. Ni defendas la senkulpulojn, kaj parolas je la nomo de tiuj, kiuj ne povas paroli mem», komentis la respublika guberniestro de la Ŝtato, Brian Kemp.

Pluraj dekoj da famuloj de la usona kino, inter kiuj Ben Stiller, Alec Baldwin kaj Alyssa Milano, skribis al Brian Kemp avertante, ke ili ne plu povos labori «en plena konscienco» en Georgio, populara celo por filmadoj, se la leĝo estos promulgita.             

La Parlamento de Georgio, konservativa kaj religia Ŝtato, voĉdonis malpermeson de abortigo ekde la detekto de kardia ritmo ĉe la embrio, kio eblas komence de la sesa semajno de gravedeco.

La leĝo, konata sub la nomo «Heartbeat Bill» («leĝprojekto de la korbato» en la Esperanta), entenas escepton okaze de medicinaj komplikaĵoj, sed ne por la viktimoj de seksperforto aŭ incesto.

La asocioj de defendo de la homaj rajtoj denuncas tekston, kiu malpermesas abortigon eĉ antaŭ la momento, kiam pliparte de la virinoj ekscias pri sia gravedeco.    

«Se la guberniestro Kemp promulgas tiun leĝon, la Usona Unuiĝo por la civitaj liberecoj (ACLU ) havos nur ion por diri al li: ni rekontiĝos ĉe la tribunalo», deklaris Andrea Young, la respondeculo por Georgio de tiu potenca organizaĵo de defendo de la civitaj rajtoj.

La «leĝprojekto de la korbato» jam estis voĉdonita en pluraj usonaj Ŝtatoj, kiel Kentukio kaj Iovao, kie ĝi estis tamen blokita de la juĝistoj. La 20an de marto, ankaŭ la Parlamento de Misisipo adoptis ĝin.       

La Ĉefkortumo leĝigis abortigon en Usono en 1973 juĝante, ke la virinoj povas abortigi, tiom longe, kiom la feto ne estas vivipova. Poste, ĉiu Ŝtato povas striktigi aŭ malpermesi la abortigojn, krom se la vivo aŭ sano de la patrino estas en danĝero.  

Sed la enpostenigo de du juĝistoj nomumitaj de Donald Trump ĉe la Ĉefkortumo flankenigis la institucion en la konservativan kampon, nutrante la konjektojn pri ebla evoluo de tiu jurisprudenco.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }