Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 mars 2019 6 02 /03 /mars /2019 22:26
FACEBOOK/SHAMS

02/03/2019

Bildo: kolektiĝo subtene al la asocio Ŝams en Marsejlo (Francio).

Mardon, HRW petis de la tunizia registaro, ke ĝi ĉesigu sian persistan subpremon kontraŭ GLATI-a asocio, kvankam la justico agnoskis antaŭe ĝian rajton agadi tute laŭleĝe.

La grupo de defendo de la homaj rajtoj bazita en Novjorko deklaris en komunikaĵo, ke la asocio Ŝams («suno» en la araba lingvo), unu el la flagportanto de la GLATI-a komunumo en Tunizio, estas minacita de malfondo, fare de la aŭtoritatoj.

«Se la organizaĵoj pri defendo de la homaj rajtoj kaj de la seksaj malplimultoj estas devigataj ĉesigi sian agadon, la ekstera bildo de Tunizio, kiel garantio de libereco kaj demokratio en la regiono, ja difektiĝos», atentigis Amna Guellali, direktorino de la tuniza buroo de HRW.

Laŭ HRW, Ŝams estis registrita de la registaro en majo 2015, kiel NeRegistara Organizaĵo, laborante al subteno de la seksa kaj genra malplimultoj. Ĝi vigle pledis favore al abolicio de la tunizia leĝo kontraŭ sodomio, kaj defendis multajn viktimojn, persekutatajn pro sia seksorientiĝo. La 4an de januaro 2016, instanca tribunalo de Tunizo, responde al plendo deponita de la ĝenerala sekretario de la registaro, laŭ kio Shams malobservas la leĝon enkadrigantan la asociojn, anoncis al la grupo, ke ĝiaj aktivecoj estos interrompitaj dum 30 tagoj. La 23an de februaro 2016, la tribunalo juĝis, ke Shams ne malobservas la leĝon kaj nuligis tiun interrompon. La respondeculo de la Ŝtato pri la konfliktoj tamen apelaciis pri tiu decido la 20an de februaro 2019, kaj aŭdienco estis fiksita la 1an de marto.

La apelacio de la registaro, kiun HRW ekzamenis, asertas, ke la deklarita celo de Ŝams en siaj statutoj, estas defendo de la seksaj malplimultoj. Tio kontraŭdiras la «islamajn valorojn de la tunizia socio, kiuj forpuŝas samseksemon, kaj malpermesas tiun sintenon, kiu estas fremda al ĝi». Ĝi ankaŭ argumentas, ke la tunizia leĝo, kiu kriminaligas la samseksemajn sintenojn en ties artikolo 230 de la punkodo, malpermesas la kreadon de aktivecoj, kiuj pretendas defendi tiajn praktikojn.

«Tunizio, de post la revolucio, estas unu el la maloftaj arabaj landoj, kie la GLATI-aj organizaĵoj libere funkcias», deklaris Amna Guellali. Lau ŝi, la aŭtoritatoj devus «faciligi ekfloriĝon de diverseca socio, anstataŭ provi subpremi ĝin».

La GLATI-aj aktivuloj (gejoj, lesboj, ambaŭseksemuloj, transgenruloj kaj interseksuloj) malkaŝiĝas de post la revolucio de 2011, sed iliaj vivkondiĉoj plu estas malstabilaj, pro socia perforta malakcepto, kaj malamika leĝaro. 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }