Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 mars 2019 4 14 /03 /mars /2019 22:03

14/03/2019

Dekoj da personoj protestis pasintan dimanĉon kontraŭ reinstalado de statuo de Hafez al-Assad, siria eks-prezidento kaj patro de la nuna prezidento. Tio okazis ok jarojn post ĝia detruado fare de la manifestaciantoj en Daraa (sudo), naskiĝejo de la ribelo en 2011 kontraŭ la reĝimo de Damasko.

En julio 2018, la armeoj de la prezidento Baŝar Al-Asad kontrolis denove Daraan, kie regis antaŭe la ribeluloj.

«Ni manifestaciis en pluraj stratoj por denunci la starigon de statuo de Hafez Al-Asad en la centro de Daraa», deklaris protestanto. «La statuo estis starigita fare de personoj, kiuj subtenas la reĝimon», aldonis Mohammed, kiu ne deziris konigi sian familinomon pro timo de reprezalioj.

La "Siria observejo de Homaj rajtoj" (OSDH), kiu disponas pri vasta reto de informfontoj en la lando, konfirmis la ekzistadon de tiu manifestacio en Daraa.

En marto 2011, manifestaciantoj malboltis la statuon de Hafez Al-Asad, antaŭ ol ricevi pafojn de la policistoj. Tagon poste, preskaŭ 300 junuloj grimpis sur la restaĵojn de la statuo, kaj skandis malamikajn sloganojn kontraŭ la reĝimo.     

Videoj de la dimanĉa manifestacio diskonigitaj en la sociaj retoj, montras grupojn konsistigitajn pliparte de viroj, paŝante rapide en strato borderita de sablo-koloraj konstruaĵoj. Ili ŝajne estis akompanataj de multaj motorcikloj. «Vivu Sirio, for Baŝar al-Asad-n», ili skandis.   

Post fulmofensivo lanĉita la 19an de junio 2018, la potenco de Baŝar al-Asad sukcesis venki la ribelulojn, kiuj evakuis kun siaj familioj la provincon Daraa, devigitaj akcepti la tiel nomitan «repacigan» interkonsenton patronatan de Moskvo, aliancano de la reĝimo. 

De tiam, la policistoj reiris en tiuj sektoroj , sed ne la armeoj de la reĝimo.

En tvitero, la ĉefo de la siria opozicio, Nasr Hariri salutis dimanĉon la kuraĝon de la manifestaciantoj. «Kion oni povas diri al tiuj, kiuj suferas la teruran subpremon de la reĝimo, kaj kiu kuraĝe aŭdacis surstratiĝi kaj svingi la unuajn sloganojn de la revolucio?» li skribis. «Post jarojn da torturado, suferado, murdoj, delokitoj kaj detruado, la siria printempo floras denove», li daŭris.

Komencita en 2011 post la perforta represio kontraŭ pacaj manifestacioj, fare de la potenco de Baŝar Al-Asad, la konflikto en Sirio okazigis pli ol 360 000 mortintojn kaj milionojn da delokitoj kaj rifuĝintoj.

Hafez Al-Asad regis Sirion per senkompata subpremo dum preskaŭ 30 jaroj ĝis sia morto en 2000, dato kiam lia filo sukcedis lin.

04/07/2018

Ofensivo en Sirio:  rifuĝintoj blokitaj ĉe la landlimoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/07/ofensivo-en-sirio-rifugintoj-blokitaj-ce-la-landlimoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }