Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 mars 2019 5 15 /03 /mars /2019 22:02

15/03/2019

La atenco kontraŭ du moskeoj, kiu okazis vendredon en Nov-Zelando estas senkonteste la plej terura atako kontraŭ Islamanoj en okcidenta lando, kaj memorigas la masakron plenumitan de la novnazio Anders Breivik en Norvegio en 2011.

 

 

Aliaj kontraŭ-islamaj atakoj 

  • La 29an de januaro 2017, en Kanado, viro 27-jara pafis al fideluloj kolektiĝintaj por la unua preĝo de la tago en la moskeo de Kebekio: ses islamanoj estis mortigitaj, kaj 35 vunditaj. La atakanto, Alexandre Bissonnette estis studento kaj afiŝis siajn naciismajn ideojn, sed sen aniĝi al ia movado. Li estis tuj arestita. En februaro 2019, li estis kondamnita al tutviva malliberejo, sen ebleco de liberigo antaŭ 40 jaroj. Tiu murdado, kvalifita «terorisma atenco» fare de la Ĉefministro Justin Trudeau, estis ĝis tiam la plej terura atako kontraŭ islama preĝejo en Okcidento.        
  • La 19an junio de 2017, en Unuiĝinta Reĝlando, Kimro 48-jara sturmis ĉe stirilo de kamioneto al la homamaso, kiu eliris el nokta ramadana preĝo, apud la moskeo de Finsbury Park, nord-oriente de Londono. La bilanco estis je unu mortinto kaj dek du vunditoj. La kulpinto, Darren Osborne, plena de persona malamo kontraŭ la islamanoj, kaj kiu radikaliĝis dum la semajnoj antaŭ la atako, estis kondamnita al ĝismorta malliberejo en februaro 2018. 

Ekstremdekstro: la precedenco Breivik

La 22an de julio 2011, en Norvegio, Anders Behring Breivik, 32-jara, plenumis duoblan masakron, kiu okazigis 77 mortintojn. Li mortigis 8 personojn eksplodigante bombon je 950-kilogramoj en Oslo, apud la sidejo de la registaro, poste 69 aliajn, sur la insuleto Utoya, kvardek kilometrojn for de la ĉefurbo, kie okazis tendumo de la laborista junularo. Breivik pafis dum pli ol horo al la 600 partoprenantoj. Plejparte el siaj viktimoj estis adoleskantoj.

Tuj arestita, Breivik estis kondamnita al puno je 21 jaroj da enkarcerigo, kio povos esti plilongigita senlime. En junio 2018, la Eŭropa kortumo pri Homaj rajtoj juĝis la plendon, kiun li deponis kontraŭ siaj enkarcerigaj kondiĉoj «neakceptebla».

De post lia arestado, li senĉese manifestas siajn ekstremismajn opiniojn, ĝis fari la nazian saluton antaŭ siaj juĝistoj, aŭ promesas «batali» por naziismo «ĝis sia morto». Tiu altstatura blondulo, «denaska Norvego», islamofoba kaj kontraŭ-marksisma, rakontis en manifesto publikigita en Interreto la tagon de la faktoj, ke li trapasis plurajn jarojn al finpreparado de sia projekto. Li prezentiĝas kiel konservatisma kristano, submetata al «jardekoj da multkultureca propagando».     

La norvegia Ĉefministrino Erna Solberg, reagante al la eventoj en Nov-Zelando, memorigis «dolorajn rilatojn kun nia propra sperto de la 22a de julio 2011, la plej malfacila momento de la post-milita periodo en Norvegio».

«Tio montras, ke ekstremismo plu floras en multaj lokoj», opiniis S-ino Solberg.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }