Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 mars 2019 3 13 /03 /mars /2019 22:07

13/03/2019

Bildo: 737 malliberuloj estas nun kondamnitaj je morto en tiu plej loĝata Ŝtato de la lando.    

La guberniestro de Kalifornio, Gavin Newsom, anoncos merkredon moratorion pri la ekzekutoj. Tiu decido profitos al la 737 malliberuloj plu ĉeestantaj en la «mortokoridoro» de tiu Ŝtato, la plej granda kontingento en Usono.

«Mortokondamno estas neakordigebla kun niaj fondintaj valoroj, kaj atencas profunde la idealon, kion reprezentas esti Kaliforniano», diros S° Newsom, demokrata, en parolado, kies eltiraĵoj estis transdonitaj al amasinformiloj.

«Mortigi homon el intenca maniero estas malbona. Kiel guberniestro, mi plu permesos ekzekuton de neniu individuo», aldonis tiu antaŭlonga kontraŭulo al la mortopuno, kiu administracias Kalifornion de januaro.

La guberniestro subskribos dekreton, kiu ĉesigos la protokolon de mortiga injekto antaŭvidata en la Ŝtato, kaj ordonos fermadon de la ekzekutejo en la prizono de San Quentin apud San Francisko.

La kaliforniaj malliberejoj gastas kvaronon el ĉiuj mortokondamnitoj en Usono, laŭ la buroo de la guberniestro. La lasta ekzekuto en la Ŝtato okazis en 2006.

El la 737 kondamnitoj je morto en Kalifornio, 25 jam uzadis ĉiajn apelaciajn eblecojn.

Kalifornio kuniĝas kun Kolorado, Oregono kaj Pensilvanio en la liston de Ŝtatoj, kiuj dekretis moratorion pri la ekzekutoj, krom la dudek aliaj, kiuj abolis la mortopunon en sia leĝaro.

«La guberniestro Newsom montras kuraĝon kaj decidemon, metante finon al la kruela, kosta kaj nejusta praktiko, kiu konsistigas ekzekuton de malliberuloj» ĝojis  Alison Parker, direktorino por Usono de la organizaĵoj "Human Rights Watch".    

«Kalifornianoj povas fieri, ke ilia Ŝtato engaĝiĝis meti finon al murdo permesata de la registaro, kaj respekti Homajn rajtojn», ŝi aldonis.

Laŭ "Human Rights Watch", efektivigo de la mortopuno en Usono malkreskadis tiujn lastajn jarojn, kun 25 ekzekutoj en 2018 kontraŭ 98 en 1999. Tri kondamnitoj je morto estis ekzekutitaj en la tuta lando de post la komenciĝo de 2019.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }