Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 mars 2019 6 16 /03 /mars /2019 22:15
Foto: Daniel Grossman

16/03/2019

Bildo: Hurelchuluun staras kun knabineto en Mongolio. La familio spertas tradician nomadan vivadon, minacitan de la klimata ŝanĝiĝo.  

Ili estas kromnomitaj «la imperiestroj de ebenaĵoj». En Mongolio, la nomadaj bredistoj estas rigardataj kiel dignaj hereduloj de Ĝingis-Ĥano. Sed de kelkaj jaroj, la klimata varmiĝo havas katastrofajn konsekvencojn je ilia vivmaniero.

La «zudoj», tre malvarmaj vintroj, kiuj sekvas varmegajn somerojn, okazigas terurajn difektegojn. En la stepo, la bestoj mortas unuj post la aliaj, malfortigitaj de la malvarmo kaj manko de nutraĵo. La nomadoj suferas detruadon de sia brutaro, kaj perdas siajn magrajn fontojn da enspezoj.

Pasintan vintron, 700 000 bestoj estis tiel mortigitaj de la neĝo kaj de la glacia malvarmo. Miliono da aliaj jam mortis pasintjare.

         

Ulanbatoro saturita kaj poluita 

Tiuj zudoj, kiuj okazis de tempo al tempo 20 jarojn antaŭe, estas nun pli kaj pli oftecaj, kaj maltrankviligas tiom la klimatologojn kiom la aŭtoritatojn de la lando. Ĉar, por eviti tiujn ekstremajn kondiĉojn, pli kaj pli da nomadoj malmuntas siajn jurtojn kaj forlasas la vastaĵon de la stepo por instaliĝi en Ulanbatoro. 

Sed en la ĉefurbo, la vivkondiĉoj estas tre malfacilaj. La eks-nomadoj malkovras malriĉecon, poluadon, mankon de akvo kaj elektro. Kaj fronte al tiu amasa formigrado, la loko mankas en urbo, kiu ne estas adaptita al tia alfluo de populacio. Hodiaŭ, Ulanbatoro enkalkulas pli ol 1,5 milionon da loĝantoj, t.e duono el la loĝantaro de la lando.

Video: Tutmonda marŝado por la klimato

https://www.youtube.com/watch?v=vmdI2JP6sC8

 

13/06/2017

Dek lokoj, kie la konsekvencoj de la klimata ŝanĝiĝo jam estas katastrofaj (10)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/06/dek-lokoj-kie-la-konsekvencoj-de-la-klimata-sangigo-jam-estas-katastrofaj-10.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }