Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 mars 2019 2 05 /03 /mars /2019 21:56

05/03/2019

Dum tiuj kvar lastaj jaroj, la blogisto Mohamed Mkhaïtir fariĝis simbolo de la represio plenumita kontraŭ esprimlibereco, fare de la maŭritaniaj aŭtoritatoj. Li estas enkarcerigita, ĉar li kuraĝis defendi kun decidemo la viktimojn de diskriminacio kaj sklaveco en sia lando.

Mohamed Mkhaïtir, blogisto 35-jara, estis arestita la 5an de januaro 2014 post publikigo en decembro 2013 de artikoleto, en kiu li kritikis la personojn, kiuj uzas la religion por diskriminacii la malplimultojn. Li estis malliberigita pro apostateco kaj ofendo al la profeto Mahometo. Neniu advokato ĉeestis dum lia pridemandado.

Jaron poste, en januaro 2015, la tribunalo deklaris Mohamed Mkhaïtir kulpa pri apostateco, kaj kondamnis lin al morto. Li estis enkarcerigita en tuta izoleco dum du jaroj, ĝis la apelacia proceso.

Post ir-revenoj inter la Ĉefkortumo kaj la Apelacia kortumo, tiu ĉi lasta fine nuligis la mortokondamnon de Mohamed Mkhaïtir la 9an de novembro 2017, kaj mallongigis sian punon al du jaroj da enkarcerigo. Ĉar tiu viro jam trapasis pli ol tri jarojn en malliberejo, li estu rapide liberigita.

Tamen, la aŭtoritatoj plu detenas lin en nekonata loko. En majo 2018, la maŭritania komisaro pri Homaj ratoj kaj humanitara agado, Cheikh Tourad Ould Abdel Malick, deklaris, ke li troviĝas en «administracia malliberigo pro sia propra sekureco». La sanstato de Mohamed Mkhaïtir difektiĝas tagon post tago, kaj necesigas kuracadojn.

La maŭritaniaj aŭtoritatoj devas ĉesigi la arbitran detenon de la blogisto Mohamed Mkhaïtir, kaj garantii lian sekurecon.

Helpu nin premi mondskale sur la maŭritania prezidento Mohamed Abdel Aziz.

Postulu de li:

ke li liberigu la blogiston Mohamed Mkhaïtir kaj garantiu lian sekurecon ;

Ebligu al tiu viro aliri libere al sia familio, sia advokato kaj kuracadoj.

Bedaŭrinde, li estas nur unu el la multnombraj aktivuloj, enkarcerigitaj ĉar ili denuncis sklavecon kaj diskriminacion. "Internacia Amnestio" nombris pli ol 168 kazojn da arbitraj arestadoj de defendantoj de Homaj rajtoj de post 2014.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }