Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 mars 2019 7 03 /03 /mars /2019 16:04
"Antaŭ ol esti vera  italo, provu esti homo"

03/03/2019

Bildo: Pasintan sabaton, 200 000 personoj paŝadis en Milano kontraŭ rasismo . 

Ĉi-sabate en Italio, pluraj dekoj da miloj da personoj respondis la alvokon de trideko da organizaĵoj por protesti kontraŭ rasismo kaj ĉiaj diskriminacioj.

Tiu manifestacio estis malkaŝe kontraŭ-registara.

Dum la posttagmezo, Giuseppe Sala, la centr-maldekstra urbestro de Milano petis de la ministro pri internaj aferoj, ke li aŭskultu la opozicion. De pluraj monatoj, la ekstremdekstra ministro estas kritikata interalie pro sia politiko kontraŭ la migrantoj.

«Ni manifestacias, eksplikas virino, por esprimi, ke akcepto de la migrantoj estas mirinda afero, kaj ke diverseco estas riĉeco».  

«Homoj devas superi profitojn, diras alia manifestacianto. La rajtoj de ĉiu estu respektataj».

Pluraj kolektiĝoj konverĝis pace ĝis la katedralo de Milano en festa etoso. Sindikatanoj, asocioj, politikuloj ĉeestis, same kiel multaj familioj.

Fronte al kreskado de perfortaĵoj kaj rasismo en Italio, la alta komisaro  pri Homaj rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj anoncis, antaŭ pluraj semajnoj, sendon de personaro en la landon por taksi la situacion.

La deklaracioj de Michelle Bachelet tiam estigis la koleron de Matteo Salvini, ministro pri internaj aferoj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }