17/03/2019
La irakaj aŭtoritatoj elfosigis unuan amastombejon de viktimoj de la grupo Islama Ŝtato, en la regiono Kojo, norde de la lando. En tiu loko vivas Jezidoj, malplimulto persekutata de la ĝihadistoj dum la milito.
Centoj da personoj estis ekzekutitaj en la regiono.
Ceremonio okazis ĉeeste de familioj de malaperintoj, kaj de la Nobelpremio pri Paco Nadia Murad, kiu devenas de Kojo. Ja en tiun urbon Ŝingalo, norde de Irako, batalantoj de la organizaĵo Islama Ŝtato penetris en aŭgusto 2014. Ili masakris centojn da loĝantoj, forkaptis virinojn kaj knabinojn, kiujn ili sklavigis. Ili ĉiuj estis Jezidoj, kurda malplimulto persekutata de la ĝihadistoj.
La organizaĵo Islama Ŝtato estis poste venkita, kaj ekzistado de amastombejoj estas iom post iom malkovritaj, trideko da ili estis trovita nur en la regiono Ŝingalo, laŭ asocio de defendo de la Jezidoj.
La elfosado de tiuj amastombejoj ebligas kolekti elementojn por identigi la viktimojn, redoni restaĵojn de la korpoj al la familioj. Kaj ankaŭ kolekti pruvojn por starigi kulpecon.
La elfosado de unua amastombejo ĉi-vendrede en Kojo, estas «grava momento», deklaris la respondeculo de la komisiono de enketo de Unuiĝintaj Nacioj pri la krimoj plenumitaj de la organizaĵo Islama Ŝtato. Li tamen avertis, ke «la vojo al vera justico plu estos longa».

05/10/2018
Nobel-premio pri Paco : doktoro Mukwege kaj la aktivulino Murad estas rekompencitaj pro sia lukto kontraŭ la militaj seksperfortoj

