Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 mars 2019 3 27 /03 /mars /2019 22:35

27/03/2019

Bildo : 16 862 mortintoj kaj malaperintoj en Mediteraneo de  post 2014, laŭ la Internacia Organizo por la Migradoj.  

Eŭropa Unio interrompas siajn sukurajn ŝip-operacojn, kiuj helpas la migrantojn en Mediteraneo. Oficiale la operaco Sophia plu funkcias, sed sen la necesaj rimedoj en maro. Lanĉita en 2015, tiu eŭropa misio havas kiel unuan celon lukti kontraŭ la retoj de homŝakristoj, kaj formi la libian marbordan policon. Sed ambaŭ ŝipoj deplojitaj restadas en havenoj, kio fakte estigas finon de la aranĝo.

«"Sophia" estas ŝip-operaco sen la adekvataj rimedoj, la operaco do ne kapablos plenumi sian mandaton» resumas Maja Kocijancic, porparolanto de la Eŭropa komisiono.              

Laŭ la taksadoj, la misio "Sophia" ebligis savi 45 000 personojn. La Ŝatmembroj tamen deziras plilongigi tiun operacon je ses kromaj monatoj ekde la 1a de aprilo. Nur la formado kaj aera kontrolado plu funkcios.

Laŭ la NeRegistaraj Organizaĵoj, tio ne estas akceptebla.

Ili memorigas, ke pasintjare pli ol 2 000 azilpetantoj mortis provante trapasi Mediteraneon. Laŭ Matteo de Bellis, esploristo ĉe Internacia Amnestio, la migrantoj «frontas du opciojn: la unua estas, ke neniu sukuros ilin, ĉar ŝipo kapabla helpi ilin ne plu ekzistas. La alia opcio estas, ke li estos kaptitaj de la libia marborda polico, resenditaj al Libio, kaj metitaj en detencentroj».

La NROj ne plu rajtas helpi la migrantojn en Mediteraneo, kaj sen la rimedoj de la operaco "Sophia", la trapaso estos eĉ pli danĝera.    

   

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }