Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 mars 2019 7 10 /03 /mars /2019 22:41
© Toru Hanai / Reuters

10/03/2019

Bildo: laboristoj aldonas dikajn sakojn da infektita grundo je unu kuba metro al la stokejo de Tomioka, prefektejo de Fukuŝimo. 

 

 

 

 

 

 

 

(1) http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/03/fukusimo-nuklea-katastrofo-ok-jarojn-poste-la-rajtoj-ne-estas-respektataj.html

 

Nuklea risko kaj malhumana traktado 

«Iu komparis tion kun sklavismo, rakontas eks-laboristo en nuklea malinfektado, Minoru Ikeda, kiu atestis en la raporto de Greenpeace-Japanio. Mi volas diskonigi la okazintaĵojn en la tuta mondo. Mi petas de la japana registato, ke ĝi respektu la sanon de la laboristoj, ĉesigu sendadon de homoj okupi tiujn danĝerajn laborojn, kaj mi subtenas konkrete tiujn laboristojn».

          

Evakuado interrompita malgraŭ altaj procentoj da radioaktiveco

Tiuj operacoj de «malinfektado» okazas samtempe kun ĉesigo de la ordonoj pri evakuado, kaj instigo al reveno de la personoj, kiuj estis evakuitaj tagon post la nuklea katastrofo de Fukuŝimo. Tamen, la niveloj de radioaktiveco registritaj en la ekskluda areo, kaj en la areoj de Namie kaj Iitate, kie la ordono pri evakuado estis interrompita montras, ke la riskoj por la publiko plu estas gravaj, kaj pli aparte por la infanoj, kiuj estas pli sentemaj al radioaktiveco. La niveloj registritaj estas kvin ĝis centoble superaj al la maksimumaj internaciaj rekomendoj, kaj restados tiaj dum pluraj jardekoj.

 

Malĝusta prezentado de la riskoj en Fukuŝimo 

«En sia raporto deponita ĉe Unuiĝintaj Nacioj, la registaro montras falsan aspekton de la grado, komplekseco kaj riskoj de radiado en la areo ĉirkaŭ Fukuŝimo», denuncis Kazue Suzuki, ŝarĝita pri la kampanjoj pri Energio de Greenpeace-Japanio, kiu bedaŭras ankaŭ la malestimon de la aŭtoritatoj pri la demandoj de bonstato kaj sano por la infanoj. Se la rekomendoj de la Komitato de UN por la infanrajtoj, publikigitaj komence de februaro 2019, estus sekvataj, ili kondukus la japanan registaron ne interrompi la ordonojn pri evakuado, proponi justajn kompensojn al la evakuitaj personoj, kaj plene respekti la homajn rajtojn de tiuj personoj kaj laboristoj. La 11an de marto 2019, ok jarojn precize post la komenciĝo de la nuklea katastrofo de Fukuŝimo, tiuj aranĝoj tute ne estis plenumintaj…

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }