Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 mars 2019 1 25 /03 /mars /2019 22:57

25/03/2019

La kazoj de homofobiaj kaj transfobiaj diskriminacioj en Ĉilio kreskis je  44% en daŭro de jaro, plej forta altiĝo en 17 jaroj en tiu konservativa lando. 

Tio estas alarma altiĝo. La GLATI-fobiaj agoj kreskis je 44% en 2018 en Ĉilio, laŭ la lasta raporto de la Movado por samseksema integriĝo kaj libereco (Movilh).

«968 plendoj bazitaj sur seksorientiĝo aŭ genra identeco» estis konstatitaj fare de la organizaĵo, tio estas la plej alta nombro iam registrita en tiu lando de post la lanĉo de la raporto en 2002.

Por produkti tiun dokumenton, la NRO laboris kunlabore kun la policistoj. Inter la plendoj, deponitaj ĉe la polico fare de la viktimoj aŭ iliaj proksimuloj, oni aparte nombras tri murdojn, 58 agresojn fizikajn aŭ parolajn, kaj 28 faktojn de diskriminacio en laborloko.

 

«Inercio» de la Ŝtataj organismoj 

Tiu kresko eksplikiĝas per «inercio» de la Ŝtataj organismoj plenumi publikajn politikojn kontraŭ la diskriminacioj, kiel kampanjoj pri prevento aŭ sano, celante «edukadon de la loĝantaro» pri tiu homofobia temo, mencias Oscar Rementeria, porparolanto de la "Movilh".

Al tio aldoniĝas la alveno de «ege konservativaj opini-gvidantoj», aliĝintaj al ekstremdekstraj partioj aŭ religiaj grupoj, kiuj laŭ la "Movilh", nutradis malamon kontraŭ la GLATIaj komunumoj, asertis Rementeria. Laŭ tiu raporto, tiaj plendoj plej kreskis en la publikaj institutoj, kaj aparte ene de la polico: inter 2017 kaj 2018, plendoj pri «batoj, torturoj kaj ŝteloj» kreskis je 1 500%. Apenaŭ nekredebla nombro.          

     

Paca manifestacio estis organizita pasintan sabaton. 

La unua leĝo pri diskriminacio, nomita  «leĝo Zamudio» datiĝas de 2012. Ĝi estis adoptita dum la unua mandato de la dekstra prezidento Sebastian Piñera, memore al Daniel Zamudio, juna samseksemulo murdita de novnazia grupo.

La "Movilh" organizis pacan manifestacion por protesti kontraŭ la vizito de la brazila ekstremdekstra prezidento Jair Bolsonaro, famkonata pro siaj homofobiaj paroloj, kiu devis renkonti sian ĉilian samrangulon, Sebastian Piñera.         

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }