
28/03/2019
Punkodo inspiriĝinta de la Ŝario ekvalidos merkredon 3an de aprilo en tiu malgranda sultanlando. Mortopuno per ŝtonumado estos parto de la nova leĝilaro.
En tiu malgranda sultanlando, la reguloj jam estas tre striktaj. Vendo de alkoholo estas malpermesita, naski ekster-edzecajn infanojn, aŭ maltrafi la vesperpreĝon estas punita per monpago, kaj eĉ enkarcerigo, rakontas la ĵurnalo The Guardian.
La ideo enkonduki la Ŝarion datiĝas de 2014. Tiu iniciativo estis lanĉita de la sultano Hassanal Bolkiah, kiu tronas de post 1967. Li «estas unu el la plej riĉaj estroj de la planedo, kun persona havaĵo taksita je 20 miliardoj da dolaroj», precizigas la brita ĵurnalo. Sed lavango da kondamnoj el la tuta mondo sukcesis, dum tiuj kvin pasintaj jaroj, bremsi ĝian ekvalidon.
Tio fakte ne sukcesis malhelpi ĝin tute, kaj ekde la 3a de aprilo, «ĉiu persono, agnoskita kiel kulpulo de samseksaj aŭ adultaj rilatoj estos punita je morto per ŝtonumado» ĉeeste de grupo de islamanoj. La nova Punkodo antaŭvidas ankaŭ amputadon de mano aŭ piedo por puni la ŝtelistojn. La Ŝario aplikiĝos nur al la islamanoj, kiuj konsistigas du trionojn el la ĉirkaŭ 420 000 loĝantoj.
La sultanlando, brita eks-kolonio sendependiĝis en 1984. Samseksemo estas tie malpermesita de la brita epoko, sed estis ĝis nun punita per malliberejo, same kiel adulto kaj seksperforto.