Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 mars 2019 3 06 /03 /mars /2019 21:47

06/03/2019

Bildo: «Ornamaĵoj» de la «juda» ĉaro, karnavalo de Aalst 2019.  

Indigno, abomeno, kolero: tiu karnaval-ĉaro, kiu trairadis sur la stratoj de Aalst en Belgio ŝokis, 74 jarojn post la Holokaŭsto

Gurdante la kontraŭjudan simbolaron de la plej teruraj jaroj de la Historio, ĝi karikaturis la ortodoksajn judojn, sidantajn sur sakoj da oro. Tio estas netolereble okulfrapa antisemitismo. Du judaj asocioj plendis ĉe tribunalo. Pridemandita, la Eŭropa komisiono kondamnis la antisemitismon de tiu parado:

«Estas notolereble, ke tiaj paradoj okazu en la eŭropaj stratoj. La sinteno de la komisiono estis, estas kaj plu estos te klara: Ni firme kontraŭstaras ĉian formon de antisemitismo. La membro-Ŝtatoj de Eŭropo antaŭnelonge reasertis tiun sintenon en deklaracio de la Konsilio, pri tiu specifa punkto», deklaris la porparolanto, Margaritis Schinas, konsternite.  

Tra Eŭropo, ni observas kreskadon de antisemitismo. Ŝajnas, ke la civitanoj forgesas siajn historiajn lecionojn, perdas sian humanecon. Sinagogoj kaj tombejoj estas profanitaj. Kelkfoje, estas pli grave, kiel en la atenco kontraŭ la Juda muzeo de Bruselo, kaj la kuranta proceso de Mehdi Nemmouche.

Sed tio ne estas premiero por la karnavalo de Aalst, maljuna rito 60-jara, enlistigita en la nemateria heredaĵo de UNESCO, kiu havas longan tradicion de rasismaj kaj antisemitismaj provokoj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }