Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 mars 2019 5 22 /03 /mars /2019 22:18

22/03/2019

Pasintan merkredon, la aŭstralia Ĉefkortumo juĝis, ke la Indiĝenoj, senposedigitaj de siaj teroj estos monkompensitaj, precipe pro ilia «kultura perdo» kaj «spirita sufero». Tiu decido estas historia, kaj povus estigi serion da procesoj en la lando.

La kortumo juĝis, ke la popoloj Ngaliwurru kaj Nungali, kiuj vivas norde de la teritorio, havas rajton al monkompensoj, ĉar ili estis senigitaj je uzado de siaj teroj, fare de la regiona registaro. En Timber Creek, izolita urbo en la nordo, la uzado de la teroj fare de la regiona registaro por konstruadi infrastrukturojn, uzurpis la «bienajn rajtojn de la Indiĝenoj», juĝis la Ĉefkortumo.

 

Malvenko de la registaro

La Ĉefkortumo forpuŝis apelacion kontraŭ antaŭa juĝo, kiu decidis, ke la Indiĝenoj rajtas monkompensojn, ne nur pro la valoroj de la perditaj teroj, sed ankaŭ pro «perdo kultura». La registaro taksis monkompensojn pro tio, «evidente ekscesa».

 

«Spirita sufero»       

La kortumo atribuis 1,3 milionon da aŭstraliaj dolaroj (920 000 usonaj dolaroj) da monkompensoj por tiu nura «kultura perdo» emfazante, ke ĝi evaluis la «spiritan rilaton» de la koncernataj grupoj kun siaj teroj, kaj la «spiritan suferon» truditan al ili per la spertita rompo de tiu ligilo.

La pago de tiuj monkompensoj okazos individue depende de la posedantoj de bienrajtoj kaj de iliaj rilatoj kun la tero kaj akvoj.       


Juĝoj kaj konsekvencoj 

Antaŭ tiu juĝo, spertuloj pri juro de la Universitato de Queensland taksis en studaĵo, ke tiu juĝo havos «gravajn konsekvencojn» por la indiĝenaj popoloj. «Por la Ŝtatoj de Queensland kaj okcidenta Aŭstralio aparte, la decido donos ideon pri la signifaj sumoj de monkompensoj, kiuj povus esti pagitaj estontece», ili skribis.

    

Populacio malaperanta 

La Indiĝenoj, kies nombro estis taksita je miliono da individuoj ĉe la alveno de la britaj kolonianoj en 1788, reprezentas nun nur 3% el la 24 milionoj da Aŭstralianoj. Ili estas do hodiaŭ malpli multenombraj ol komence de la koloniado. La Indiĝenoj estas la plej malriĉa populacio de la lando, kun pli altaj procentoj da malriĉeco kaj enkarcerigo. Ilia sano estas malpli bona ol la ĝenerala populacio.  

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }