Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 février 2019 6 02 /02 /février /2019 17:13
HANNA FRANZEN / TT NEWS AGENCY / AFP

02/02/2019

Bildo: La sveda adoleskantino Greta Thunberg dum manifestacio pri la klimato antaŭ la Parlamento en Stokholmo, la 3an de novembro 2018. Sur la afiŝtabulo, estas skribite: «Lerneja striko por la klimato»  

La manifestacioj de kolegianoj kaj liceanoj, kiuj protestas kontraŭ la klimata varmiĝo kaj la neagado de la politikuloj, multobliĝas en tuta Eŭropo. Tiu movado ekiris de Svedio kun la juna Greta Thunberg, 16-jara. De pluraj monatoj, ĉiuvendrede, ŝi posteniĝas antaŭ la sveda Parlamento, kie ŝi estas nun akompanata de aliaj junaj aktivuloj.

Ĉiuvendrede, homamaseto kolektiĝas antaŭ la sveda Parlamento, ĉirkaŭ Greta Thunberg. Manifestacii sur la stratoj ne estas kutime en la loka kulturo, pro tio la klimat-aktivuloj prefere elektis tian mobilizadon por protestadi kaj atentigi la publikan opinion.

En tiuj kolektiĝoj, malgraŭ neĝaj ventopuŝoj, multnombraj strikantaj liceanoj ĉeestas. «Tion mi atendis, de longe mi volis fari ion, eksplikas Elial. Kiam mi vidis, kion faras Greta, tio inspiris min kaj mi kuniĝis kun ŝi por fari ion ankaŭ mi. Mi nur avertis mian lernejon, kion mi faros, kaj kial. Kompreneble, estas grave frekventi lernejon, sed la medio estas vere grava afero, kaj tio angorigas min».        

«Unu miaj instruistoj subtenas min, ne la aliaj, konfidas Alice. Same pri miaj gepatroj. Ili apogas min, diras ke mi pravas, sed ke mi devas preni sur min la konsekvencojn, kiam mi ne iras al la lernejo».    

Greta Thunberg, siaflanke, intencas daŭrigi sian protestmovadon, ĝis kiam ŝia registaro skrupule respektos siajn engaĝiĝojn dum la Pariza traktato pri la klimato.

La venonta evento okazos la 15an de marto, por tutmonda striko de la junularo.

28/01/2019

Belgio: pli ol 70 000 manifestaciantoj marŝadis sur la stratoj de Bruselo, postulante alian klimatan politikon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/01/belgio-pli-ol-70-000-manifestaciantoj-marsadis-sur-la-stratoj-de-bruselo-postulante-alian-klimatan-politikon.html

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }