Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 février 2019 6 23 /02 /février /2019 16:15
© Delil SOULEIMAN

23/02/2019

Vendredon 22an de februaro, pli ol 40 kamionoj, kiuj transportas virojn, sed ĉefe virinojn kaj infanojn, forlasis Al-Baguzo-n. La lasta sturmo kontraŭ la lasta loko de la terorisma organizaĵo "Islama Ŝtato" daŭris pli longe ol antaŭvidite, ĉar civiluloj plu ĉeestas interne de tiu lasta ĝihadista bastiono, eĉ se pluraj miloj sukcesis forlasi la enklavon. Laŭ la NRO Save the Children, almenaŭ 2 500 gefiloj de fremdaj batalantoj vivas nun en kampadejoj de delokitoj el nord-oriento de la lando, kie ili estas apartigitaj de la siriaj civiluloj.

La unuaj infanoj alvenis en 2017, kiam Ar-Rakao, «ĉefurbo» de la grupo Islama Ŝtato estis konkerita. Sed tiujn lastajn monatojn, pli ol duono el la 2 500 infanoj nombritaj de la NRO fuĝis la batalojn kontraŭ Al-Baguzo. «El la 2 500 infanoj, 38 ne estas akompanataj, do sen patro nek patrino, eksplikas Joelle Bassoul, aktivulino ĉe "Save the Children". La aliaj travivis kelkfoje jarojn en sieĝataj areoj, kie ili ne havis sufiĉe da manĝajo kaj drinkaĵo. Tiuj infanoj bezonas helpon, medicinan kaj ankaŭ psikologian».

 

Tridek malsamaj naciecoj

Inter tiuj infanoj, 30 naciecoj estas reprezentataj, inter kiuj eŭropaj kompreneble, kiujn la NRO ne deziras detaligi. Ĝi ĉefe lanĉas solenan alvokon al la aŭtoritatoj de ilia origina lando.

  • «Tiuj infanoj estas la unuaj viktimoj de tiu konflikto. La devo de ilia origina lando estas reakcepti kaj resociigi ilin»  deklaris Joelle Bassoul

Des pli, ke la nombro de 2 500 estas provizora, insistas la NRO. Pasintan vendredon, civiluloj plu alvenis el la enklavo de Al-Baguzo. Plie, ĝi operacas en nur tri kampadejoj de delokitoj el nord-oriento de Sirio, kiu fakte enkalkulas dekojn da aliaj.  

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }