
25/02/2019
Bildo: de post aprilo 2018, Nikaragvo spertas gravan politikan krizon, kaj manifestaciantoj kontraŭ la reĝimo estas akuzataj pri terorismo.
Deklaracio de la Internacia Federacio de la Ligoj de Homaj Rajtoj:
Lanĉita la 18an de aprilo 2018, la manifestacioj, kiuj postulis dekomence reformojn de la sistemo pri sociala sekureco, frontis kruelan represion de la nikaragva registaro, okazigante milojn da viktimoj. Tiu represio ĵetis la landon en profundan krizon, kie Homaj rajtoj estas grave malobservataj. La Internacia Federacio de la Ligoj de Homaj Rajtoj (IFHR) postulas liberigon de la politikaj malliberuloj enkarcerigitaj. Ĝi ankaŭ petas, ke la NROj pri Homaj rajtoj nun malpermesitaj, inter kiuj la membro-ligo en Nikaragvo (la CENIDH), estu denove permesitaj.
De post pasinta aprilo, tre gravaj malobservadoj pri Homaj rajtoj estis plenumintaj, kun bilanco de 325 personoj murditaj, pli ol 2 500 vunditaj kaj 762 politikaj malliberuloj maljuste enkarcerigitaj. Krome, 80 000 personoj rifuĝis en Kostariko de post la komenciĝo de la krizo.
En decembro, la registaro de Ortega-Murillo denove intensigis tiun reĝimon de teroro, provante silentigi la lastajn voĉojn - interalie amaskomunikilojn kaj NROjn – kiuj denuncis la ekscesojn plenumintajn de la registaro.
Tiel, la ĉefa organizaĵo pri defendo de Homaj rajtoj en Nikaragvo: la CENIDH, membro de la IFHR, estis traserĉita kaj devigita fermi, la statuso de ok aliaj NROj estis nuligita. Tiu represio tuŝas ankaŭ la liberajn amasinformilojn, 67 ĵurnalistoj estis truditaj forlasi la landon.
«La politikaj malliberuloj, ĉefe studentoj, estas detenitaj en nehumanaj vivkondiĉoj. Krom torturado, ili rajtas eliri nur unu horon tage, male al la aliaj nepolitikaj malliberuloj. Antaŭnelonge, tri kamparanaj gvidantoj estis kondamnitaj sen ia ajn pruvo je 550 jaroj da malliberejo dum pordferma proceso. Malgraŭ ĉio ĉi, mi decidis, ke mi neniam rezignos. Mi restados en Nikaragvo, mi ne foriros».
Vilma Núñez, prezidentino de la CENIDH
Spite klopodojn kaj publikajn denuncojn de la nikaragvaj organizaĵoj kaj de la internacia komunumo, Nikaragvo plu spertas saman nivelon de perforto, timo kaj teroro. La roluloj de la nikaragva civila socio malpli kaj malpli esprimiĝas pro la reprezalioj, pri kiuj ili suferas. Informoj kaj internacia ekkonsciiĝo malkreskas.
Post dek monatoj da perforta represio, tiu situacio devas ĉesi.
Por kontribui al la internacia mobilizado, la IFHR kaj ties membro-organizaĵoj, kolektiĝos la 26an de februaro antaŭ la ambasadejoj de Nikaragvo por postuli de la reĝimo de Ortega-Murillo, ke ĝi liberigu tuj ĉiujn politikajn malliberulojn, kaj permesu denove leĝan ekzistadon de la CENIDH kaj de la aliaj NROj senigitaj je jura ekzistado.

25/09/2018
Nikaragvo: Max, 16-jara, mortpafita, fariĝas martiro de la opozicio http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/09/nikaragvo-max-16-jara-martiro-de-la-opozicio-mortpafita.html