Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 février 2019 5 22 /02 /février /2019 19:14

22/02/2019

Bildo: "IBK -(Ibrahim Boubacar Keïta) Mi malsatas - 10 monatoj sen salajro".

En Kayes, la edzinoj de la fervojistoj manifestas sian malkontentecon.

En  Malio, la fervojistoj strikas de pli ol 64 tagoj. Ili manifestas sian koleron kaj postulas pagon de naŭ monatoj da nepagitaj salajroj. La strikantoj volas plifirmigi la movadon. Kelkaj eĉ malsatstrikas de fine de decembro.

La loko estas nun tre konata en la urbo-centro de Bamako. La malsatstrikantoj tendumas tie, kaj multaj aliaj fervojistoj, kiuj ne malsatstrikas, venas surloken por subteni ilin.

La medicina ĉefdeĵoranto akceptas nin. «Laŭ li, viktimoj de la malsatstriko okazis. Strikanto mortis. Alia mortis ĉi tie en Bamako, kiu suferis diabeton, kaj alia. Aliaj konsekvencoj ekzistas. Kelkaj strikantoj ĉi tie ne plu havas siajn gefilojn pro manko de rimedoj».       

Preskaŭ 500 fervojistoj de la DBF (Dakaro Bamako Fervojo) postulas naŭ monatojn da nepagita salajro, t.e ĉirkaŭ 1,6 miliardo da CFA-frankoj. La malia registaro pagis du monatojn, sed tiuj ĉi estis konservataj de la bankoj, ĉar la fervojistoj havas gravajn ŝuldojn.

Hodiaŭ, tiuj fervojistoj estas decidemaj daŭrigi la protestmovadon. La estonteco estas senespera por tiuj malriĉaj laboristoj. La 22 lokomotivoj ne plu funkcias kaj de tiam, la trajno ne plu fajfas. 

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }