Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 février 2019 5 01 /02 /février /2019 16:59

01/02/2019

Kim Yong-gyun, subtraktanta laboristino 24-jara mortis, blokita en transporta bendo de karbo ĉe la centralo Taean. Kim laboris sole en mallumo, efektivigante laboron ekstreme danĝeran. Laŭ la reguloj pri sekureco kaj sano priskribitaj en manlibro, Kim devintus labori en duopa skipo. Pro la ekscesa reduktado de la kostoj, la subkontraktado de la ekspluatado kaj la konservado de la bruligaĵoj en la centraloj, tiu laboro estas nun efektivigita sole.       

Tiu ŝoka evento estigis nacian movadon en Koreio kontraŭ la «subkontraktado de la danĝeraj laboroj», endemia en la sektoro de la elektraj centraloj, kaj en la tuta korea ekonomio. La prezidanto de la KPTU kaj kvin aliaj gvidantoj de la koalicio, komencis senliman malsatstrikon de post la 22-a de januaro, postulante malfermon de enketo kaj persekuton kontraŭ la kulpintoj. La PSI kaj la KPTU lanĉis kampanjon, alvokante la registaron, ke ĝi enketu, plibonigu la necesan sekurecon en la sektoro de la elektraj centraloj, kaj kreu konstantajn laborpostenojn por la subtraktantaj laboristoj.      

Retmesaĝo: 

Mi alvokas la registaron Moon Jae-in, la ministrejon pri Komerco, Industrio kaj Energio de Sud-Koreio, kaj la Korean Western Power Co., ke ili ĉesigu la subkontraktadon de la danĝeraj laboroj, kaj ebligu la gepatrojn de Kim Yong-gyun organizi ŝian funebron, enkondukante specialan enketon pri la morto de Kim, plibonigante necesajn aranĝojn koncerne sekurecon en la sektoro de la elektraj centraloj, realigante reinternigon de la aktivecoj, kaj kreante rektajn kaj konstantajn laborpostenojn por la subtraktantaj laboristoj en la sektoro de energio.

Partenerece kun Public Services International (PSI), tutmonda sindikata federacio, kiu reprezentas 20 milionojn da laboristoj kaj provizas publikajn servojn en pli ol 160 landoj.

 

 

 

 

https://www.youtube.com/watch?v=FaE0M9JidNI

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }