
19/02/2019
Delonge, la jordania laborjuro reduktas la rajton de la laboristoj plenumi sian liberecon je asociiĝo, organiziĝi kaj intertraktadi kolektive. Inter tiuj restriktoj, inter aliaj, la migrantaj laboristoj (kiuj reprezentas gravan parton de la jordania laboristaro) ne rajtas fondi propran sindikaton, sindikatoj estas permesataj nur en 17 sektoroj difinitaj de la registaro, kaj po nur unu sindikato en ĉiu sektoro rajtas ekzisti. Tio ĉi malhelpis la novajn sindikatojn, havi laŭleĝan ekzistadon kaj aktivadi en la lando. La IOL multfoje kritikis tiun ĉi aspekton kaj aliajn aspektojn de la laborjuro.
La jordaniaj leĝofarantoj studas nun amendojn al la laborjuro, kiu ne nur ne solvos tiujn antaŭlongajn problemojn, sed devigos novajn restriktojn. La amendoj estis adoptitaj de la Ĉambroj de la reprezentantoj, kaj estos baldaŭ pridiskutitaj ĉe la Senato. La ISK kaj la IOL ambaŭ sendis detaligitajn labornotojn, eksplikante en kio la amendoj malobservadas la internacian laborjuron, sed la registaro ĝis nun ignoris tiujn rekomendojn.
La jordania registaro devas aŭskulti la laboristojn kaj garantii, ke ĝiaj leĝoj konformiĝas kun la fundamentaj laborrajtoj de la IOL, inkluzive de la sindikata libereco, kaj ne malplibonigas ilin.
Kampanjo en Esperanto:
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=4069

Retmesaĝo
Mi skribas al vi hodiaŭ pri la agadoj de la registaro, kiu malplibonigas la laborjuron en Jordanio, malgraŭ la rimarkoj de la IOL, de la ISK kaj, kompreneble, la jordaniaj sindikatoj. Ni observas, ke la amendoj proponitaj, malplenumas, ekzemple, la ekskludojn de la migrantaj laboristoj en ilia rajto fondi sindikaton, malplenumas pritrakti la rajton fondi sindikatojn en iu ajn sektoro, kaj ne ebligas sindikatan plurismon. Fakte, la leĝo atribuas al la registaro pli da potenco por malfondi la sindikatojn pro ia ajn pretekstoj (inkluzive bazitaj sur leĝoj ne konformaj al la internaciaj normoj), nomumi provizorajn gvidantojn, kaj submeti al monpunoj kaj enkarcerigoj la personojn, kiuj daŭrigas sindikatajn aktivecojn de malfondita sindikato. Ni observas, ke tio tuŝus aparte tiujn, kiuj provas organizi sendependajn sindikatojn ekster la oficialaj strukturoj.
Mi firme petas de vi, ke vi konformigu finfine la laborjuron al la internaciaj normoj, kaj ĉesigu tuj la represion kaj la turmentadon kontraŭ la sendependaj sindikatanoj.

