11/02/2019
Bildo: Manifestacianto saltas super fajra barikado dum manifestacio en Portoprinco, la 10an de februaro 2019.
De kvar tagoj, la aktivecoj estas paralizitaj en la haitia ĉefurbo kaj la ĉefaj provincaj urboj. La plej radikalaj opoziciuloj multobligas la manifestaciojn por postuli foriron de la prezidento el la potenco. Marĝene de manifestacioj, almenaŭ tri personoj estis mortigitaj kaj gravaj materialaj damaĝitaj.
Dimanĉon, nur kelkaj centoj da personoj kolektiĝis en Portoprinco, sed la opoziciuloj al la potenco estas pli motivitaj ol iam. Ili postulas juĝon kontraŭ la eventualaj koruptitoj, kaj realan aliron al la sociaj servoj.
«Ni restos sur la stratoj, ĝis kiam okazos proceso PetroCaribe (*), eksplikas unu el ili, Jeanty Manis. Ni restos sur la stratoj por subteni la junulojn, kiuj ne havas laboron, kiuj ne havas manĝaĵon. Ni restos sur la stratoj, ĝis kiam ni havos vojojn, malsanulejojn kaj universitatojn».
Alvoko al dialogo
Laŭlonge de la vojirado, la manifestaciantoj konstruis plurajn barikadojn. Veturiloj estis flamigitaj kaj montrofenestroj rompitaj. Kiel minacas Louis Paul Vlanel, eble tiu perforto estas nur komenco.
«Se morgaŭ matene, post kelkaj horoj, Jovenel Moïse ne jam demisiis, ĉiuj burĝoj, kiuj subtenis lin spertos ĝeneralan frakasadon. Li konsciiĝu: la popolo, kiu ne havas manĝaĵon, kiu ne povas iri al lernejo, kiu vivas en sufero, en terura mizero, postulas foriron de Jovenel».
La internacia komunumo alvokas la politikajn rolulojn al dialogo, sed de post julio, la plej radikalaj opoziciuloj klare eksplikis, ke laŭ ili, la foriro de Jovenel Moïse el la potenco estas antaŭkondiĉo al intertraktado.
(*) La afero PetroCaribe temas pri politika-ekonomia skandalo. Kvar haitiaj prezidentoj kaj ses registaroj estas implikitaj en la aferon.
Plendantoj denuncas malŝparadon de la Fonduso PetroCaribe je 3,8 miliardoj da usonaj dolaroj. Laŭ la diroj de pluraj politikaj kaj ekonomikaj analizistoj, tio estas la plej granda operaco de koruptado kaj deturnado de publika mono el la tuta Haitia historio. PetroCaribe estas alianco inter la karaibaj landoj kaj Venezuelo, unua latin-amerika nafto-eksportisto, kiu ebligas al ili aĉeti petrolon laŭ preferaj kondiĉoj. Tiu alianco estis kreita en junio 2005 kaj grupigas nun 18 landojn.
