
03/02/2019
La institucia krizo spertita de Gvatemalo dum tiuj lastaj monatoj, pliakriĝis. La registaro de Jimmy Morales sisteme intensigis la persekuton kontraŭ gvidantoj de la komunumo, aktivuloj, ĵurnalistoj kaj sindikatanoj.
Luis Alpirez Guzmán, ĝenerala sekretario de la SNTSG, kaj Dora Regina Ruano, de la sama organizaĵo, estis arestitaj dum preskaŭ dek tagoj (de la 17a ĝis la 28a de januaro), ĉar ili intertraktadis kaj subskribis kolektivan konvencion inter la sindikato kaj la aŭtoritatoj de la ministrejo pri Sano en 2013.
La nuna registaro akuzis ilin pri trouzado de laŭleĝaj potencoj, ĉar la ministrejo pri sano ne disponis sufiĉan monon por pagi iliajn devigojn kaŭze de la kolektiva konvencio. Kvankam ili estis liberigitaj, ambaŭ sindikataj gvidantoj plu estas hejmarestitaj.
La SNTSG kaj la PSI lanĉis urĝan kampanjon, postulante de la gvatemala registaro, ke ĝi tuj rezignu je ĉiuj akuzoj kontraŭ Dora Regina Ruano kaj Luis Alpirez Guzmán, kaj ĉesigu la represion kontraŭ ĉiuj komunumaj gvidantoj, aktivuloj, ĵurnalistoj kaj sindikatanoj.
Kampanjo en Esperanto:
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=4047

Retmesaĝo:
Mi skribas al vi pri la akuzoj de koruptado kontraŭ la gvidantoj de la SNTSG, Dora Regina Ruano kaj Luis Alpirez Guzmán.
Kiel antaŭvidita kun la buroo de la ĝenerala prokuroro ŝarĝita pri lukto kontraŭ koruptado en Gvatemalo, la supozata krimo de du sindikatanoj devis estigi kreadon de reglamento, koncerne la elspezojn kaj la ĉiutagajn monkompensojn de la laboristoj, kaj de la aŭtoritatoj de la ministrejo pri Sano.
Mi petas de la prezidento Jimmy Morales kaj de la ĝenerala prokuroro María Consuelo Porras, ke ili forlasu ĉiujn akuzojn kontraŭ Dora Regina Ruano kaj Luis Alpirez Guzmán.
La malobservadoj de la sindikataj rajtoj estas kutimaj en Gvatemalo, kie pli ol 80 sindikataj gvidantoj estis murditaj tiujn lastajn jarojn.
La kontrolsistemo de la Internacia Organizaĵo de Laboro kondamnis multajn gravajn malobservadojn pri libereco de asociiĝo kaj kolektiva reprezentado.
Mi urĝe petas de vi, ke vi metu tujan finon al la represio kaj turmentado kontraŭ sindikatanoj, inkluzive de la persekutoj kontraŭ la mongajnoj de la laboristoj akiritaj per la kolektiva konvencio.

Partenerece kun la Nacia sindikato de la sanlaboristoj de Gvatemalo (SNTSG) kaj Public Services Internacional (PSI), tutmonda sindikata federacio, kiu reprezentas 20 milionojn da laboristoj provizantajn publikajn servojn en pli ol 160 landoj.