Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 février 2019 6 16 /02 /février /2019 22:13
ZAKARIA ABDELKAFI/AFP

16/02/2019

Bildo:

8 400 arestadoj

7 500 detenadoj

1 800 kondamnoj

316 personoj malliberigitaj

1 500 personoj atendas juĝon

La decidoj de la franca registaro, fronte al la krizo de la movado de la «flavaj veŝtoj», estas internacie kritikataj.

De la eŭropa parlamento ĝis UN, la franca krizo de la «flavaj veŝtoj», kaj la politika respondo estas internacie trarigardata.

Post la eŭropa (nedeviga) rezolucio pri uzado de pafiloj je kaŭĉukaj kugloj (LBD en la franca), ja la demando pri «rajto manifestacii» zorgigas la spertulojn de UN.    

Ĉi-ĵaŭdon 14an de februaro, grupo da spertuloj de Unuiĝintaj Nacioj denuncis en komunikaĵo la restrikton el «misproporcia maniero», de la rajto manifestacii en Francio dum la «antaŭnelongaj manifestacioj de la «flavaj veŝtoj».

Tiu grupo da sendependaj spertuloj laboras en la Sistemo de Homaj rajtoj de UN, taskita pri enketo pri specifaj situacioj en kelkaj landoj. Tio estas la kazo nun en Francio kun la «flavaj veŝtoj». En ilia raporto, ili denove kritikas la metodojn uzatajn fare de la policistoj dum manifestacioj, post ricevo de informoj koncerne «gravajn asertojn pri ekscesa uzado de forto».

Ili substrekas interalie «la grandan nombron da arestadoj kaj detenadoj, traserĉadoj kaj konfiskoj de materialoj posedataj de manifestaciantoj, kaj la gravajn vundojn kaŭzitajn de misproporcia uzado de ne-mortigaj armiloj, kiel grenadoj kaj fusiloj je kaŭĉukaj kugloj aŭ Flash-Ball». Maltrankviligas la spertulojn, ke la «misproporcia respondo» al la perforto en la manifestacioj, ne «malinstigas la loĝantaron plu uzadi siajn fundamentajn liberecojn».

  

«Leĝo kontraŭ la rompistoj» kritikata 

«Estas tre maltrankvilige konstati, ke post semajnoj da manifestacioj, la restriktoj kaj taktikoj pri mastrumado de la kolektiĝoj, kaj uzado de perforto ne pliboniĝis», ili skribas.     

Sen priparoli ĝin eksplicite, la sendependaj spertuloj ankaŭ dubas pri la valideco de la «leĝo kontraŭ la rompistoj», malfacile adoptita ĉe la Nacia Asembleo.

«La propono malpermesi administracie partoprenon al manifestacio, starigi aranĝojn de plia kontrolo kaj gravaj punoj, konsistigas drastajn restriktojn al libereco manifestacii. Tiuj aranĝoj povus esti aplikataj el arbitra maniero kaj konduki al ekstreme gravaj drivoj», asertas la spertuloj, kiuj opinias, ke tiu teksto ne estas konforma al la Internacia traktato pri la civitaj kaj politikaj rajtoj, al kiu Francio partoprenas.      

«Ni kuraĝigas Francion revizii siajn politikojn koncerne la kontraŭ-ribelan kontrolon, kaj kuraĝigas la francajn aŭtoritatojn malfermi dialogon cele al malintensigo de la nivelo de streĉiteco, agnoskante la gravan kaj legitiman rolon, kiun ludas la sociaj movadoj en la registareco», konkludis la spertuloj.

Post la polemiko pri uzado de la LBD kaj la grenadoj GLI-F4 sekve al pluraj gravaj vundoj kontraŭ la manifestaciantoj, la ministro pri Internaj aferoj Christophe Castaner deklaris sin «preta labori pri revizio de la publika ordo». Li tamen pravigis la intervenojn de la policistoj, elvokante la kuntekston «de ekstremaj perfortaj krizoj».   

29/12/2018

Francio: Internacia Amnestio denuncas «ekscesan uzadon de forto» fare de la polico

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/12/francio-internacia-amnestio-denuncas-ekscesan-uzadon-de-forto-fare-de-la-polico.html

17/01/2019

Francio: La Rajto-Defendanto petas interrompon de la uzado de la militarmiloj je meza forto

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/01/francio-la-rajto-defendanto-petas-interrompon-de-la-uzado-de-la-militarmiloj-je-meza-forto.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }