12/02/2019
El la tri milionoj da delokitoj, kiuj troviĝas en Etiopio, pli ol miliono vivas en la regiono Oromio. Ĵurnalistoj iris en la urbon Deder, kie ili atendis trovi areon, kiu akceptas 8 000 delokitojn. Ili sekvis la Organizaĵon de Unuiĝintaj Nacioj por migrado, kiu provis taksi ilian nombron kaj bezonojn.
Sed anstataŭ kampadejon, ili trovis familiojn, kiuj vivas en pluraj disaj areoj. La delokitoj trovis rifuĝon en kabanoj el ferladoj, konstruitaj por akcepti kvindekon da familioj originaj de Somalio.
Veninte ĉi tien, mi ĉion perdis
Virino, kiu loĝas en unu el tiuj improvizitaj kabanoj, atestas: «En jiga, ni iom komercis, sed post nia delokigo, ni perdis niajn tutajn vivrimedojn. Ni deziras komerci denove ĉi tie, kaj konstrui decan domon».
Viro parolas siaflanke: «Mi ĉion perdis venante ĉi tien, mi havas plu nenion por mia estonteco. Nek monon, nek komercon, nek vivrimedojn. Mi ne estas kapabla plani mian futuron».
Tiuj kabanoj el ferlado akceptas la plej vundeblajn familiojn, sed la plimulto el la delokitaj personoj plu vivas en administraj malplenaj konstruaĵoj. Multaj trapasis tiun lastan jaron en tiuj oficejoj, kiujn disponigis al ili la lokaj aŭtoritatoj. Ili opinias, ke la helpo ricevita ne estas sufiĉa».
