Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 février 2019 3 27 /02 /février /2019 20:33

27/02/2019

Lundon 25an de februaro, oriente de Barato, centoj da indiĝenoj svingis flagojn kaj skandis sloganojn: ili protestis kontraŭ ordono pri elpelado,  decidita la 13an de februaro fare de la barata Ĉefkortumo, kontraŭ pli ol miliono da indiĝenoj akuzataj, ke ili etendiĝis sur la arbaraj teroj en 16 Ŝtatoj. Landskale, la definitiva nombro da truditaj elpeladoj sendube ege kreskos, ĉar aliaj Ŝtatoj estos devigataj konformiĝi al ĝi.

Peticioj estis lanĉitaj fare de asocioj pri protektado de la faŭno, petante nuligon de la leĝo de 2006 (Forest Rights Act) pri la arbara juro, kiu garantias al la loĝantoj de la arbaroj rajton al siaj praaj teroj, inkluzive de tiuj, situantaj en areoj speciale «protektataj», kaj kiuj loĝigas sanktejojn kaj bestajn parkojn. La «triboj» de 17 Statoj ŝajne kontraŭleĝe etendiĝis sur tiuj protektataj areoj, tiel endanĝerigante la klopodojn pri protektado de la sovaĝa faŭno kaj arbaroj.

La aktivuloj pri rajtoj de la tribaj kaj arbaraj popoloj kvalifis la decidon de la Kortumo «senprecedenca katastrofo» kaj «plej granda elpelado iam plenuminta nome de naturkonservado».

La barata registaro anoncis, ke ĝi apelacios pri tiu decido.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }