Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 février 2019 4 28 /02 /février /2019 16:26
© 2016 Getty Images

28/02/2019

En Bangladeŝo, la salajruloj de la teksaĵ-industrio protestis. Dekoj da miloj da laboristoj ekstrikis, petante altigon de siaj salajroj. Dako, ĉefurbo de la lando,  estis blokita dum pluraj tagoj.     

 

Dum du semajnoj, ili blokis Dakon, la ĉefurbon de Bangladeŝo. Ĉiuj ĉi koleraj homoj estas la kudristinoj de la tutmonda teksaĵ-industrio. Ili ja fabrikas la vestaĵojn por preskaŭ ĉiuj varmarkoj de la planedo. Ili forlasis sian laborejon por peti pli bonajn salajrojn. La minimuma laŭleĝa salajro estis tamen altigita. De 58 eŭroj monate, ĝi kreskis al 83 eŭroj. Sed la laboristoj atendis multe pli. Pro tio, ili sin allasis al kolero.   

 

30 miliardoj de eŭroj da teksaĵoj eksportitaj en 2018  

Hodiaŭ, la laboro rekomenciĝis. Denove en la laborejoj, la kudromaŝinoj senĉese  bruas. En tiu uzino, la kudristinoj laboras por deko da grandaj eŭropaj varmarkoj. Sed paroli pri la antaŭnelongaj sociaj movadoj estas eksterteme. Fronte al kameraoj, la direktoro de tiu uzino improvizas operacon de komunikado. Laŭ li, ĉio estas en ordo. Nenio estas por deklari. Ankaŭ pri la salajroj, kiuj estas la koro de la problemo, la direktoro havas nenion por diri. La situacio estas do idilia el vidpunkto de la dungantoj.    

En la ĉirkaŭurbo de Aŝulio, ĉefa dormejurbo de la teksaĵ-laboristoj, vivas Munia, fraŭlina patrino 38-jara. Ŝi havas du filinojn. Ŝi strikis en januaro, kaj estis maldungita, same kiel miloj da aliaj.

Gravas al ŝi denunci siajn laborkondiĉojn, nehumanajn laŭ ŝi. La striko de januaro estigis malstabilecon, eĉ pli gravan por la laboristoj. Kelkaj eĉ estis malliberigitaj. Por la varmarkoj, tiuj strikoj fakte havas nenian efikon. La 4 500 laborejoj de la lando tute funkcias denove, same kiel nenio okazis. La mendolibroj estas plenplenaj. En 2018, Bangladeŝo eksportis ĝis 30 miliardoj da eŭroj da teksaĵoj.

15/01/2019

Bangladeŝo : la teksaĵlaboristoj daŭrigas sian strikon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/01/bangladeso-la-teksajlaboristoj-daurigas-sian-strikon.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }