Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 février 2019 3 13 /02 /février /2019 22:26
EPA-EFE / DAVID CROSLING AUSTRALIA ET NEW ZEALAND OUT

13/02/2019

Bildo: manifestaciantoj blokas Swanston Street dum kolektiĝo omaĝe al la mortintaj migrantoj sur la insulo Manus, en Melburno, Aŭstralio, la 25an de majo 2018.

La kampadejo por migrantoj, plej kontestata de Aŭstralio, ree malfermiĝos sur Kristnaskinsulo. La Ĉefministro, Scott Morrison, decidis tion subite, reage al historia malvenko spertita de lia partio en la Parlamento, ĝuste pri la migrada demando.

Kristnaskinsulo estas konsiderata kiel la plej abomeninda kampadejo por rifuĝintoj. Tiuj ĉi estas forlasitaj de la aŭtoritatoj sur malgranda parto de teritorio, meze de la Hinda oceano, ĉirkaŭ 1 500 kilometrojn for de la aŭstraliaj marbordoj.     

 

Parlamenta malvenko neniam spertita de la Aŭstralianoj de antaŭ 90 jaroj 

La dekstra Liberala partio ĉe la potenco, volis adoptigi amendojn, kiuj reduktus la rajtojn de la azilpetantoj, interalie tiun, kiu ebligas al ili eliri el pluraj kontestataj kampadejoj por profiti flegadon sur la kontinento, kondiĉe, ke du kuracistoj postulas tion.       

Sed la opozicio, Laborista Partio kaj sendependistoj kunkune, tuj haltigis tiun provon. La registaro de Morrison spertis la plej drastan parlamentan malvenkon en Aŭstralio de post 1929.

Ofendita, la registara ĉefo akuzis siajn politikajn kontraŭulojn, ke ili provas «malfortigi kaj kompromiti» la landlimojn de la lando. Por venĝi, li promesis adopti ĉiujn rekomendojn de la sekurecaj servoj, sen esceptoj, por malhelpi alfluon de kaŝmigrantoj ĉe la marbordoj. Tio estas la preferata argumento de Scott Morrison de post lia alveno ĉe la antaŭscenejo en 2013: li ordonis forpuŝi sisteme la ŝipojn de rifuĝintoj, kiuj provas atingi Aŭstralion, kaj relegacias la migrantojn, kiuj sukcesas, al malproksimaj kampadejoj sur la insuloj Manuso aŭ Nauro, en Papuo-Nov-Gvineo. Kaj do ankaŭ sur Kristnaskinsulo.

   

Malhumanaj vivkondiĉoj, denuncitaj de la NeRegistaraj Organizaĵoj   

Sur Kristnaskinsulo, la detencentro tamen fermis antaŭnelonge, pasintan oktobron. Ĝi malĝoje famiĝis pro siaj malhumanaj vivkondiĉoj, laŭ multaj NROj, kiuj defendas Homajn rajtojn. Ĝi loĝigis multajn infanojn, aparte vundeblajn. Memmortigoj kaj memmutiladoj okazis. Perforta ribelo eĉ okazis en novembro 2015, post la morto de azilpetanto. Ree malfermi ĝin riskas estigi kontraŭ la aŭstralia registaro, nur iom pli da internaciaj kondamnoj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }