19/01/2019
La urbo Los-Anĝeleso frontas neniam viditan strikon de instruistoj de post 1989. Ĉirkaŭ 30 000 instruistoj de la publika sektoro interrompis la laboron lundon 14an de januaro, postulante klasĉambrojn kun malpli da lernantoj, kaj pli bonajn salajrojn. Tiu situacio koncernas preskaŭ 600 000 studantojn.
Tiu striko estas amasa kaj senprecedenca en Los-Anĝeleso de post 30 jaroj. Malgraŭ la pluvo, miloj da ili protestis pasintan lundon antaŭ la urbodomo.
«Ni postulas klasĉambrojn kun malpli da lernantoj, eksplikas la sindikato de instruistoj UTLA (United Teachers of Los Angeles). Ni ankaŭ bezonas flegistojn, konsilistojn pri orientiĝo, kaj plentempajn bibliotekojn».
La strikantoj postulas salajrajn altigojn
Tiu sindikato nombras kelkfoje po 50 lernantojn en ĉiu klasĉambro, kaj timas politikon de intenca malriĉiĝo de la publika instruado en Kalifornio, cele al ĝia pura kaj simpla privatigo.
En la dua pej granda lernej-distrikto de Usono, pli ol 32 000 instruistoj kaj eduk-personaro strikas. De vartejo ĝis liceo, preskaŭ mil establaĵoj estas tuŝataj.
La strikantoj postulas ankaŭ salajrajn altigojn, same kiel dum la vasta socia movado de la instruistoj pasintjare je nacia skalo.
Malsukceso de pluraj monatoj da intertraktado
Tiu striko sekvas plurajn monatojn da intertraktadoj. En sia lasta oferto, la lernej-distrikto de Los-Anĝeleso proponis limigi al 39 la nombron de lernantoj en ĉiu klasĉambro pri matematiko kaj angla lingvo en la liceoj, kaj salajran altigon je 6%.
Tiu oferto estas «terure nesufiĉa», respondis la prezidanto de la sindikato UTLA, ĉar tiu ĉi koncernas nur jaron.
Dume, 400 portempaj instruistoj estis dungitaj fare de la distrikto, ke la lernejoj plu restu malfermitaj malgraŭ la striko.
